La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ero 'cxrn mobi' ne trovita

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Publikigita ĉe
Sezonoj 1988

Viktor Sapoĵnikov

ĈU RAKONTI NOVELE?


n-ro 109 novembro 1987

La detektiva literaturo el la literaturista vidpunkto daŭre restas pario inter la beletraj ĝenroj. Partoprenante en la tutrusia SF-forumo Aelita-87 organizita en Sverdlovsk de "Uraljskij sledopyt", mi aŭdis kompetentan fakulon pri sciencfikcio sarkasmi: - Nu, ja nur detektivo...fi.

Tamen jam proverbiĝis ies sentenco, ke la homaro dividiĝas je personoj, kiuj ŝategas la detektivaĵojn, kaj je tiuj, kiuj sukcesas kaŝi sian ŝaton.

La opinio de l’ kritiko pri la tuta ĝenro nature formiĝis baze de la multoble produktataj "fervojaj legaĵoj" k.s., kiuj neeviteble agordas la plum-prenantan fakulon kontraŭ la tuta ĝenro kaj igas lin juĝi ĉiujn sam-kampajn plugistojn per la supereca "pu". Fakte, uzante la saman metodon, oni legu dekon da grizaj poemaroj kaj anoncu hida la tutan poezion, kial ne? Tamen ekzisto de klasikuloj kaj universitata eduko detenas onin de la kompleta mistakso, superstiĉo ne opresas. Samkiel ekzistas bona, griza kaj mava poezio, infan-literaturo aŭ politika romano, ekzistas ankaŭ respektive takseblaj detektivaj verkoj.

Johan Valano brile komencis sian detektivistan vojon. Lerte konstruita, ĝis-last-minute mistera kaj lingve avangarda romano Ĉu vi kuiras ĉine? tuj metis la aŭtoron de tiu best-seller en la avanan vicon de l’ esperantaj prozistoj. La legantaro, nature, atendis la daŭrigon, ja la zamenhofa literaturo malhavas siajn Christie kaj Simenon. La daŭrigo venis. Kelkaj romanoj kaj la ĵusa novelaro konsistigas la ĉu-serion, kiu serio, bedaŭrinde, pli kaj pli proksimigas la popularan artiston al la t.n. amas-literaturo, kies karakterizo estas malestetikeco, prefero al kiĉo koste de belo.

Tiu konkludo venas ne pro la skemeco aŭ dudimensieco pri kiuj oni ŝatas kulpigi Valanon. Samrajte ni rajtas akuzi Conan Doyle kaj Dumas pro skemecoj de Sherlock Holmes aŭ D'Artagnan, aŭ signi mankon de evoluo en la sinteno de D-ro Watson. Ja ne ĉie endas apliki la skalon de Dostojevski, kies Krimo kaj puno, malgraŭ la enesto de murdo kaj de enketisto, povas esti konsiderata detektiva romano nur far mense malsana homo. La detektiva literaturo (nur divido de la aventura, pli vasta) ne necese bezonas psikologiajn koliziojn, animajn krizojn kaj neeldireblan animan malkomforton, nek nepran evoluon. Cetere, la ĉefa protagonisto normale restas la sama tra kelkaj verkoj, kontraste al la "granda literaturo". Kaj ĉiam restas la rigida skemo: mistero - enketo - malkovro.

Por sukceso de l' verko la skemo devas kateni la legantaran atenton. Por fari la katenojn la aŭtoro devige eltrovas novajn metodojn, uzas surprizajn detalojn kiuj igu la leganton spirhalte sekvi la malbobeniĝon de la temo, ĉeesti en la enketado, serĉi kaj "vadi en marĉo de vana serĉado", erari, desperi, retrovi la spurojn, ree frustriĝi kaj fine, kune kun la enketisto, trovi la solvon.

Sed kiam la metodoj ripetiĝas, kaj la kanvaso rekoneblas, kaj la aŭtoraj artifikoj bizare malrealas. Kiam la homajn sentojn anstataŭas surogataj priskriboj, sekso prenas la lokon de amo, kaj pastelaj bildoj - de beleco, ni jam povas (se nia gusto ne estas perversa) flankenmeti la libron kaj demandi: - Kial? kial verkitas?

Nia Valano respondis: por amuzi la amikojn (LF 83). Sed, kara Johán, kompatu la amikojn, ni, kredu, ne ŝatas kiĉon! Ni volas, ke tra la esperanta prismo venu ankaŭ io valora, por kies kompreno oni ne domaĝu la tempon lerni la centjaran varsovian idiomon.

Kio pri la novelaro mem? Dek unu rakontoj, preskaŭ ĉiuj pri murdoj, preskaŭ ĉiam pri mono (tiel aŭ aliel). Preskaŭ ĉiam kun, ho jam tedaj, detalaj pseŭdo-psikologiaj eksplikoj de Ĝoja Karal per sonĝ-interpretado aŭ simile. Strangas, ke la malkovroj ne emociigas. Ĉu vere strangas? Eble ne, ĉar la intrigo sendube cedas al la eleganta, agrabla lingvo de Johan Valano. Jen, la diferenco de nia insula "nigro-verka" pioniro dis la kontinentaj. Tiun lingvoevoluigan taskon (krom riĉigo de slango) apenaŭ prenas sur siajn ŝultrojn krim-verkisto krom Valano. Jen, io nova kaj interesa.

Valano multe serĉas kaj sukcese trovas en la latentoj de esperanto. Inverse al la neologa direkto, kiun marŝas K. Piĉ aŭ F. de Diego. Veltabulo, zumbiciklo, senkiale, antikvaĵa knabo... malgraŭ la malvasta sortimento la kombinoj efikas plaĉe, samkiel la asociacioj - "ĉu vi kuiras ĉine?" la detektivo sarkasmas.

Tamen la banala, primitiva enhavo grave malagrabligas la impreson. La nuna situacio en la esperanta literaturo ne estas aparte favora: Valano kaj Lorjak trovas brilajn rimedojn, sed ne scias apliki ilin, dum I. Nemere trovante aktualajn temojn ne povas arte prilabori ilin - lia lingvo estas senkolore seka, ne tian beletron oni ŝatas. La aŭtoro de Lappar... preskaŭ respondis al la postuloj de l’ legantoj, sed... la bedaŭroj vanas.

Cetere, forta flanko de Valano estas lia netriviala humuro. Tial la libera de murdoj Spiona rondo apartenas al liaj sukcesoj - sola voluma sukceso. Nekutima komika situacio efikas pli agrable ol la enketaj ĉenoj. Konstato por pripensi...

Aleksander Korĵenkov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.