La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La memoraĵoj de Julia Agripina

  • Verkinto: Anna Löwenstein
  • Tradukinto: Anna Löwenstein
  • Originala lingvo: angla
  • Speco: bitlibro, romano, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €12.00
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €20.00, ePub €12.00, PDF €12.00
  • Priskribo: Agripina estas lerta, bone edukita kaj ambicia. Ŝia sekreta deziro estas fari paroladon antaŭ la Roma senato, tamen ŝi scias, ke kiel virino ŝi neniam rajtos fari tion. Kvankam ŝi estas membro de la plej eminenta familio de Romo kaj parenco de ĉiuj imperiestroj ekde Julio Cezaro, tio tute ne protektas ŝin – eĉ male. Kiel ŝi baldaŭ konstatos, nenio laŭ la Romanoj estas pli timinda kaj suspektinda ol potenca virino.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti
  • Stafeto n-ro: 45
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La memoraĵoj de Julia Agripina


novembro 2021

Mi pasigis 3 semajnojn kun Julia Agripina en oktobro 2021.

Danke al sia nova verko, Anna Löwenstein refoje transportas nin en la foran pasintecon. La rakonto okazas en la unua jarcento p. K.. Kaj en ŝia romano ni akompanas elstaran virinon, la edzinon de la diigita Roma imperiestro Klaŭdio. Ni sekvas ĉiujn la mafacilaĵojn de Julia, kaj specife ties singardemon laŭlonge de sia mallongtempa vivo. La romano estas tre facile legebla kaj tre agrabla kiel ŝiaj du unuaj romanoj "La ŝtona urbo" kaj "Morto de artisto".

Al mi tre plaĉas la humuro de la verkistino (ĉu tipe brita?) kaj la originalaj tekstoj pri ŝajnaj banalaĵoj, kiel ekzemple je la komenco de la kvara parto, kiam Julia estas en ekzilo sur la insulo Potio kaj ŝi rigardas knabojn sur boateto, kaj observas ilin, vidas kiel ili malaperas sub la akvon por kapti konkobestetojn.

Anna Löwenstein tre interese alternative rakontas la diversajn travivaĵojn de Julia dum ŝia vivo de infanaĝo ĝis morto kaj raportas la memoraĵojn de Julia.

Ĉu tiu roma epoko fundamente diferencas de nia nuna epoko? Kelkaj reĝimoj nuntempe daŭre en nia mondo agadas kiel antaŭe: intrigoj, murdoj, enprizonigoj, ekziloj...

Kaj en demokrataj landoj? La moroj en tiaj landoj ne estas tiel ferocaj, tamen svarmas intrigoj je la pinto de ĉiuj reĝimoj. Eble iam la homaro evoluos al plenkreskiĝo. Sed ĝis nun ni restas la "infana raso"!

Anna refoje regalas nin per sia grava nova verko por nia komunumo. Mi deziras sciigi la legontojn pri la specifa stilo de Anna en la romano pro la originala uzo de la tensoj (kiel ŝi klarigas en la postparolo)

Ŝi indikas:

"Mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado. Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis, ŝi vidis kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo. "

Telemo

Anonco de La laŭro de la Akademio 2023

Publikigita ĉe
Akademio de Esperanto

Recenzo – La Memoraĵoj de Julia Agripina

Publikigita ĉe
Hungaria Esperanto-Asocio

István SZABOLCS

Tre agrabla romano

Agripina la juna (16pK-59) verkis siajn memoraĵojn, la fama verkisto Tacito aludis pri ili, sed ili perdiĝis. Do, Anna plenigis tiun truon. Alternas la rakonto kaj la pseŭdaj skribaĵoj de Agripina. Feliĉe, aldone al la libro troviĝas genealogia folio kaj ankaŭ kromnomoj. Pina tre fieras pri sia patro, Germaniko, kaj esti ido de la imperiestro Aŭgusto kaj de la Julia gento. Do, jen Pina (la juna Agripina), kaj ŝaj gefratoj: Nerono (ne la Nerono, kiun ni konas), pli aĝa ol ŝi, kaj kiun ŝi kaj la aliaj (Druso, Gajo, Drusila kaj Livila) ne vere konas. Ŝi estas la plej aĝa el la tri fratinoj. Mi miris ke Anna ne parolis pri Kaligula, ĝis mi memoris ke temas pri kromnomo kiu iel relatas al ŝuo. Ha! Jes, Gajo [Boteto] estas li, eta boto! Li ricevis tiun kromnomon kiam la gefiloj akompanis siajn gepatrojn en oriento kie Germaniko, la patro, estris armeon kaj mortis. La patrino volis ke oni faru al la dujarulo soldatkostumon inkluzive ŝuojn. Fakte ne temas pri botoj, sed pri ''caliga, ae'' (kun la sufikso ''ul''= etaj) kiuj estis sandaloj.
Anna vere talentas por prezenti tute ĉarmajn dum iliaj junaĝoj tiujn, kiuj estas por ni monstroj. Ŝi priskribas iliajn pensojn, kutimojn, kaj la dialogoj sonas bone.
La infanoj ŝikanas inter si. Pina rajtas partopreni en la lecionoj de Boteto sub la gvidado de Timoteo, instruisto. Ŝi lernas la grekan lingvon, filozofion kaj la arton argumenti. Sed la amata patrino, Livia, estas ekzilita al la eta insulo Panderio kaj ankaŭ ŝia pli aĝa filo. La tiama imperiestro Tiberio, fakte timas, ke Livia intrigos por ke ŝia filo, la unua Nerono, estu imperiestro. Ambaŭ mortos pro malsato, kiel la dua filo, Druso, en ĉelo sen fenestro. Oni sendis la fratinojn al la patra onklino Livila kaj al la avino Antonia, kaj Boteto ĉe la onklo Druso. Je la lastaj jaroj, Tiberio timis Romon kaj restadis en Kapreo. Li regnos dum dudek tri jaroj (naskiĝo en - 42aK, regno: 14pK-37). Tiberio, post tiom da jaroj da regado mortas, anstataŭas lin Gajo. Festo en kiuj partoprenas la fratinoj en impona ĉaro, en Romo.
Aliaj festoj: geedza ceremonio de Agripina kun Domicio Ahenobarbo, multege pli aĝa ol ŝi. Ŝi ne eltenas la geedzan nokton kaj ŝia vartistino Eglogo anstataŭas ŝin en la lito de Domicio, de kio poste tri aŭ kvar infanoj naskiĝos. Estas vere, ke Agripina ne naskis infanojn dum pluraj jaroj. Poste ŝi naskis bebon: Lucion, poste nomumitan Nerono. Ĉu de Seneko, la filozofa instruisto kiun Agripina revenigis de Korsika ekzilo? Tamen en la rakonto de Anna, male al la oficiala historio, Domicio estas afabla al Agripina kiu provas influi lian politikon.
Vizito de Agripina al sia fratino Livila en la arbaro kie aperas iu Lepido jam konata de ŝi, kiu alparolas ŝin. Li proponas al ŝi geedziĝi post la morto de la kaduka Domicio, sed ŝi restas tute ĉasta. Sed oni espionis ilin (same kiel Livilan kun iu junulo). Kaj la imperiestra frato forsendas ilin sur du insulojn: Panderio kaj Pontio, pro akuzo de komploto kaj adulto. Lepido estas mortigita. Sejano, konfidenculo de Tiberio, kaj la plej grava potenculo en Romo, ĉiam intrigas.
Domicio mortis en 40, pro hidropsa malsano dum tiu ekzilo. La onko Klaŭdio revenigis siajn du nevinojn. Agripina devas denove edziniĝi por esti protektata. Ŝia dua edzo estos dum ses jaroj Krispo, impona persono kaj riĉulego kiu promesis, ke li lasos ŝin kaj Lucion en bona financa situacio. Post lia morto, ŝi estos la kvara edzino de la amata Klaŭdio (post la tria, Mesalina, patrino de Britaniko, rigardata kiel heredonto. Ili ambaŭ estos mortigitaj). Estas aranĝo por ke Agripina povu enmeti Lucion sur la unuan rangon. Kvankam de junaĝe ŝi amas sian onklon, ŝi venenigis lin per fungoj (en la rakonto temas nur pri akcidento). Finfine, jen la vico de Lucio/Nerono.
La imperiestro Nerono elspezas multege da oro, da mono, konstruis sensencaĵon (ŝipponton inter du brakoj de golfo. Por tio, oni rekvizias boatojn de multe da fiŝkaptistoj kiuj ne plu povas vivteni sin). Agripina kritikas lin! Multe da murdoj (koncerne la patrinon, la unuan Neronon, Druson, Lepidon, ktp.) aŭ da kondamnoj al ekzilo.
Nerono pli kaj pli iĝas freneza, vidas ĉiam komplotojn kaj mortigas grandskale per glavo, veneno, mortmalsato, pendumo, ŝajna boata akcidento. Sed tamen la rakonto restas agrabla, pro la festoj, la priskriboj de ĝardeno, de ĉambroj, de manĝoj sur divanoj, de velboatoj kaj ĉefe ĉar ni vidas la okazaĵojn per la okuloj, per la pensoj de la inteligenta Agripina. Ekzemple, ŝi tuj taksas la valoron de la vizitanto laŭ la koloro de la strio sur lia togo, aŭ kiam Nerono diboĉas en alivestaĵo verda, nedeca koloro, ŝi estas tute ŝokita. Vere ŝi estas tre bone edukita, inteligenta, fierega pro sia deveno (Aŭgusto kaj Germaniko) kaj intriganto.
La romano estas, kiel la antaŭaj, unue verkita en la angla kaj tradukita de Anna mem en esperanton. La stilo restas flua, tamen mi bedaŭras la nombron da frazoj kiuj enhavas la dirmanieron "ĉu vi estas en ordo?".

Alteo (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.