La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Purgatorio
La dia komedio - Dua kantiko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La plej granda verko iam ajn verkita


dec. 2003

Por marvetur’ pli bona la velaron
la ŝipo de l’ talento jam eklevas
kaj post si lasas tre kruelan maron...

[I, 1-3].

Multo ŝanĝiĝas en la perspektivo, kiam Dante progresas de la Infero al la Purgatorio; kaj certe la abismo inter ĉi tiuj du estas multe pli larĝa ol inter Purgatorio kaj Paradizo.

Inferanoj malhavas eĉ la esperon; en Purgatorio oni suferas, sed tiun suferon mildigas la certeco, ke oni iam atingos la eternan feliĉon. Ĝuste tiu iam karakterizas la kantikon, ĉar Purgatorio estas la sola loko en la postmorta mondo en kiu validas la tempaj kategorioj. Nur ĉi tie oni suferas en la tempo, kaj tiu tempo povas akceliĝi dank’ al la propetoj de la vivantoj.

Tial la mortintoj, kiujn Dante renkontas ĉi tie, pli insiste kaj pli emfaze almozas de li, ke li sciigu iliajn parencojn pri la purgatoria kondiĉo, por ke ties propreĝo helpu al la purigo de iliaj pekoj. Sed tia insisto kaj emfazo neniam paroksismas al tiuj akutoj, kiujn la du flankaj kantikoj – ja en kontraŭa direkto – foje vortumas; en Purgatorio regas iu esperoplena pacienco, suverena ekvilibro de pasioj, trankvila elteno de la suferoj, en la antaŭvido de estonta, kvankam malproksima, plenumiĝo de la plej altaj sopiroj. La meza kantiko aspektas meze ankaŭ en la lingvaĵo, en la retorikaj rimedoj, en la bilda sursceniĝo: ĉie regas milda duonlumo, kiel en la mirinda komenca situacio, kiam Vergilio kaj Dante promenas sur la plaĝo, marborde, komence de la tago:

Jam venkis la tagiĝo la matenon
fuĝantan antaŭ ĝi, kaj mi distingis,
de for ekvidis la marondan tremon.
[I, 115-117]

Jen subite Dante rimarkas ne nur la maron: sed ties tremon sub la leviĝanta suno. Mi volas substreki tion, ĉar grava kaj kortuŝa karakterizo de la Dantea lingvaĵo estas ties precizeco: Dante neniam banalas, neniam uzas la plej komunan koncepton: en ĉiu objekto li ĉiam rekonas la detalon. Kaj por li – kiel por ni – poezio ne konsistas el specialaj vortoj, kiujn oni aldonu al la ĉiutaga lingvo: poezio naskiĝas el daŭra magriĝo de la lingvo, la poeto deprenas la senutilajn vortojn de nia povra emociplena lingvaĵo por atingi vorton precizan. Por Dante ne ekzistas literatura ĵargono, sed nur ĉiutaga lingvo, kiun la poeta lenso purigis kaj klare difinis. Tiu principo fariĝas evidenta en la komparoj de Dante, kiuj neniam estas strangaj aŭ vane surprizaj, sed naskiĝas el detalema sindediĉo al la reala ĉiutago.

Vidante la pekintojn, kiuj en longaj vicoj sin renkontas kaj salutas, li priskribas la scenon per jena similaĵo:

Jen ili ekkurante kun baldaŭo
sin kisis reciproke laŭ amikoj;
foriris tuj post hasta adiaŭo;
kiel en bruna aro la formikoj
unu l’ alian per la kapo tuŝas
por vojaj aŭ por ŝancaj komunikoj.
[XXVI, 31-36]

Kaj tuj poste por diri, ke Guido Guinicelli ekmute malaperas en sian flamon, li tiel versas:

Poste, verŝajne por la vorton doni
al la najbar’, en flamojn li sin kaŝas,
kiel la fiŝon sinki vidas oni.
[XXVI, 133-135]

Neniu artifiko raketas en ĉi tiuj komparoj, sed nur la memevidenta precizeco de la bildo. Kaj en la versojn sepcent jarojn aĝajn de ĉi tiu mezepoka itala poeto ni trovas modernecon, kiun la romantika aŭ la pasintjarcenta poezio nur malofte atingas. En Purgatorio tiu moderneco montriĝas ankaŭ en alia karakterizo: la ofte sonĝeca etoso de la scenoj. Tio estas implicita en la plejparto de la purgatoriaj kantoj: jam la renkontiĝo kun Katono en la unua estas iel oblikva interparolo, sub la stranga lumo de apudmara tagiĝo. Foje la priskribo preskaŭ senrimarke transformiĝas en dormon:

kaj tiel mi de pens’ al penso pasis,
ĝis la okuloj pro lacec’ sin fermis;
kaj l’ pensojn por la dormo mi forlasis.
[XVIII, 143-145]

En lumo nekonceptebla, ĉe la Edeno Dante sonĝas pri Lia, virino mirinda, kiu plukas florojn:

jen belan, junan damon mi sonĝante
imagis vidi tra kamparo plandi,
por pluki florojn, kaj paroli kante:
"Se iu volas min pri l’ nom’ demandi,
mi estas Lia, kaj ĉirkaŭen gvidas
la belajn manojn, por min florgirlandi"
[XXVII, 97-102]

Ja temas pri alegorio de la aktiva vivo; tuj poste Dante renkontos Beatrice, alegorion de Teologio; sed en ambaŭ kazoj la alegoria intenco estas solide mezepoka konstruo, kiu remparas la erotikan impeton de la poezio. Dante estas la plej varme erotika itala poeto, kaj samtempe la plej dokta el teologia kaj filozofia vidpunkto: tiu ŝajna kontrasto estas lia distinga eco en la plej alta poezia elito: streĉita tensio, kiu engaĝas cerbon kaj emocion en unika literatura sperto, eble la sola vere travivenda.

Nun, tiu tensio venas al ni en Esperanta formo dank’ al sindediĉa strebo de Enrico Dondi, kiu dum sia tuta vivo tradukis, poluris, plibonigis ĉi tiun tradukon; kaj la finfina – tiom malfruiĝanta! – presita versio estas probable ankoraŭ ne la lasta, ĉar supozeble Dondi ne ĉesos reveni al la eterna poemo. Oni ne povas liberiĝi de Dante.

Tio estus des pli malfacila por tradukisto, kiu enfokusigis la ambician celon de rigora fideleco ne nur al la enhavo, sed ankaŭ al la formo de la Dantea poezio. Ne nur la metrika formo, inkluzive de la rima skemo (pri kiu la nun forgesebla versio de Peterlongo rezignis), estas perfekte konforma al la originalo, sed la nombro mem de la versoj estas la sama. Tiaj atingaĵoj eble restas nerimarkataj fare de la Esperanta leganto, sed en la efektivo ili estas heroeca venko kontraŭ mil malfacilaĵoj, kaj postulas ne nur senmakulan posedon de la lingvo, sed ankaŭ faŭsteskan inklinon al pacienca esploro kaj humila cerbostreĉo. Laŭdire de la tradukinto mem (p. 247), la versio finpretiĝis jam en 1955, kiam li estis dudekjara: kaj oni spuras en ĝi tiun junecan elanon, kiun la posta revizio nur enkanaligis en pli fluan lingvaĵon.

Diversaj gramatikaj malglataĵoj kelkloke restas, sed tia traduko, je tia grado de fideleco, ne permesas pedantajn kritikojn. Antaŭ ol pluki la eraretojn, oni devus provi mem similan entreprenon. Dirus antikvuloj: Hic Rhodus, hic salta. (Ĉi tie Rhodus, ĉi tie saltu.)

La traduko de Purgatorio havas do grandan kulturan signifon, kaj kortuŝite ni ekscias, ke ties eldonon ni ŝuldas al la ĵus forpasinta Aldo de’ Giorgi, kies postkulisa agado estis decida faktoro, kiel kutime ĉe tiom da kulturaj okazaĵoj en la Esperanta medio. La eldonejo Fonto multmeritas pro la kuraĝa akcepto de tiu tasko, kvankam mi ne povas prisilenti, ke la troimpona formato de la volumo kaj la historiaj sed romantisme kaj pasintece misimpresaj ilustraĵoj de Doré iom plumpe akompanas la admirindan tradukon. Ĉiun kanton enkondukas klariga resumo de la tradukinto; malgraŭ la granda kvanto da informoj kiuj tiel venas al la leganto, poemo tiel komplika kaj kun tiom da historiaj aludoj eble meritus multe pli detalan, eĉ poversan komentarion. Temas ja pri same malfacila tasko, sed mi firme kredas ke la Esperanta kulturo iam devos plenumi ĝin.

Fine, unu el la plej interesaj informoj venas el la biografiaj notoj en la lasta paĝo, el kiu oni ekscias ke Dondi plu tradukas la trian kantikon. Do povas esti, ke baldaŭ Esperanto havos kompletan, indan tradukon de tiu poemo, kiun Borges pritaksis la plej granda verko iam ajn verkita, en iu ajn literaturo. Jen do la konkludoj, kiujn oni povas eltiri, kaj samtempe la proponoj por la estonteco: republikigi la tri kantikojn en unusola volumo, Infero en la kaloĉaja versio, Purgatorio kaj Paradizo en la reviziita dondia; adopti pli indan grafikan formon; aldoni kompletan historian enkondukon (eventuale kun mapoj) kaj detalajn notojn al la teksto. Ĉu la Esperanta eldona medio kuraĝos akcepti tian defion?

Mauro Nervi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.