La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Divenu do, kion mi faras

  • Verkinto: Matsuoka Kuôko
  • Tradukinto: Izumi Yukio
  • Originala lingvo: Japana
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €11.13
  • Eldonjaro: 1990
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Bildlibro por infanoj eldonita okaze de la Internacia Alfabetiga Jaro de UNESKO. Ĝi prezentas rakontetojn pri 11 infanoj el diversaj mondopartoj. Kun ĉiu rakonteto ankaŭ estas enigmo aŭ ludo por la leganto.
  • Paĝoj: 48
  • Larĝo: 295 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 320 g
  • Notoj: Kolore ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por infanoj kaj aliaj mondanoj

En 1990 Fondaĵo Antoni Grabovvski premiis la kulturan agadon de la japana eldonejo Libroteko Tokio. Inter ĝiaj lastaj eldonaĵoj (de 1990) troviĝas du bildlibroj. Divenu do kion mi faras, kun teksto verkita de Matsuoka Kyoko kaj kun ilustraĵoj de dek sep artistoj el la kvin kontinentoj, aperas kunlabore kun UEA kaj sub la aŭspicioj de Azia Kultura Centro por Unesko por diskonigi la celojn de la lnternacia Alfabetiga Jaro. Estante lingve kaj grafike modela, samnivela kiel plej altkvalitaj bildlibroj por infanoj eldonataj en naciaj lingvoj, tiu ĉi verko prezentas fajnajn kolorajn ilustraĵojn, kiuj certe logas la okulojn de ankaŭ plenkreskaj legantoj. Tre impresis min la 51 bildoj de po unu knabo kaj unu knabino salutantaj nin el la tuta mondo kaj videblaj sur la internaj kovrilpaĝoj. Kiom trafe resumas ĉiu bildo la situacion de la lando, kie oni ĝin desegnis!

Georgo Kamaĉo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.