La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Flugi kun kakatuoj bitlibro azw3

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: bitlibro, originala verko, romano, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €8.70
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €16.50, ePub €8.70, PDF €8.70
  • Priskribo: Estas la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj eŭropaj potencoj ŝajne nehaltigeble kolonias aliajn kontinentojn. En la brita kolonio Okcidenta Aŭstralio blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas aŭ forĉasas ilin de la tradicia teritorio, aŭ permesas al ili resti kaj servi kiel senpagaj laboristoj sur nove kreitaj bienoj.
    Billy Dixon estas naiva, deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio. Lia provo trovi oron fiaskas. Jangabara estas multtalenta junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj.
    Billy kaj Jangabara, du soleculoj, amikiĝas sur bieno. Sed la konflikto de la rasoj ŝiras la fadenon de ilia amikeco. Jangabara devas oferi sian blankhaŭtan amikon por esti ree akceptita de sia tribo. Tuj li iĝas la militestro de la Banubi, kiuj vivas protektataj de altaj klifoj kaj sennombraj kavernoj. Jangabara komprenas la blankulan pensmanieron kaj krome pafas per fusilo pli bone ol ĉiuj blankuloj, kies “supereco” fakte baziĝas sur superaj armiloj.
    Unue per perforto, poste per neperfortaj metodoj, Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon. Sed perfido de interne kaj senĉesaj kampanjoj de la polico certigas, ke la afero finiĝos tragedie.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Stafeto n-ro: 35
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Panorama soro super kontinento


2012/06, p. 26

La libro komenciĝas per aborigenoj, kiuj de altaĵo observadas la alvenon de esplorgrupo de fremduloj, kiuj inter la indiĝenoj elvokos timon kaj indignon. La dua „sceno” pentras alian bildon, la triumfan revenon de la ekspedicio al Perto, naskiĝanta ĉefurbo de la frua deknaŭa-jarcenta okcident-aŭstralia setlado.

Ĉiu sceno koncize, sed sufiĉe kontribuas al la granda bildo de la kontrastaj kulturoj el la okuloj kaj imagoj de iliaj protagonistoj. Ĝi tion faras tiel, ke ni estas facile tireblaj en la tiaman vivon en tiu pionira kaj antikva landego.

La blanka protagonisto estas Billy Dixon, naiva, deca 19-jara enmigrinto el Anglio, deziranta riĉiĝi en la nova kolonio. La indiĝena estas Jangabara, fiera kaj kapabla junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia malobservado de seksaj tabuoj. Iliaj vivovojoj interplektiĝas, kaj iuspeca amikeco stariĝas inter ili. Tio eblas ĉefe ĉar Jangabara iel sukcesas post la elpelo iugrade lerneti la anglan (Billy amas literaturon kaj regule legis al li) kaj pro liaj elstaraj ĉevalrajdaj kaj bienistaj kapabloj, tiel ke li pliagrade sukcesas esti akceptata, ol aliaj liaj samrasanoj. Kaj tamen tiu interkultureco iom post iom starigas dilemojn kaj miksitajn sentojn de misaparteno. Tiu kulminas en la mort(ig)o de unu el la protagonistoj signife antaŭ la romanfino – la pereo de la alia prezentas finan kulminan scenon de la romano.

Tensioj

Survoje ni oscilas inter la setlantoj kaj la komunumo de aborigenoj, ĉe kiu ni ekkonas iliajn seksajn, kunvivajn kaj tribajn morojn kaj konstatas, kiel certaj moroj faciligis ilian pereon, antaŭ la superpovaj koloniistaj invadintoj. Ĉe la indiĝenoj bobelas tensioj inter tiuj, kiuj volas akomodiĝi al la limoj kaj ebloj de submetiĝo, kaj tiuj, kiuj konstatas la minacon al ilia kulturo kaj vivado kaj strebas organizi la necesan intertriban kunlaboradon por iel rezisti la blankulojn. Iliaflanke ni vidas spegulbildajn tensiojn inter „agloj”, kiuj vidas la indiĝenojn kiel subigendajn aŭ eliminendajn bremsojn de ekonomia kresko kaj la antaŭenigo de la „civilizita kulturo”, kaj la „kolomboj”, kiuj havas almenaŭ iom pli humanan vidpunkton.

Glata lingvaĵo

Aŭstraliaj specifaĵoj bezonas leksikajn solvojn, „boŝo” por la arbustaro (PIVe defendebla pro „boŝmanoj”, eĉ se el alia kontinento) kaj „nigoj”, kiu supozeble celas redoni la anglan nocion „darkies” kune kun ĉiuj ĝiaj malfavoraj subsignifoj. La legado povos sproni vin larĝigi vian vorttrezoron; por mi „glimi”, „brutalo”, „subtila” aplikata al sablo kaj la geografia signifo de „gorĝo”. La ofta uzado de „oportuno” impresis min anglisme, sed Zamenhof tra PIV iel pravigas ĝin. La lingvaĵo glatas, invitas al plulego kaj enhavas juvelojn: „pluvpezaj nuboj”, „alfaŭki” kaj plio.

Bazo por furora filmo

La romano pentras vastan kanvason kaj potenciale povus fariĝi la bazo por epostipa filmo, simila al la furora Aŭstralio, kiu prilumis postan historian epokon. La verko faras gravan kontribuon al la esperanta literaturo, kovrante historion kaj kulturkolizion el malmulte konata mondparto.

Stefan MacGill

The white man's burden?


decembro 2012, №12 (218)
Trevor Steele en siaj romanoj ofte traktas akrajn sociajn kaj historiajn temojn, sen mildigo aŭ plibeligo. Ĉi-foje temas pri koloniado de Aŭstralio fine de la 19a jarcento, kun akuta konflikto, milito inter la civilizoj eŭropa kaj aborigena.

Tragedio estas en tio, ke ĉiu siaflanke pravas, almenaŭ sincere opinias sin prava. Britoj kredas, ke ili disvastigas civilizon tra la mondo, indiĝenoj defendas sian kutiman vivmanieron – alian ili ne imagas. Funkciuloj el Londono ordonas trakti nigrulojn humane, loka polico kaj bienposedantoj scias, ke tio ne eblas, se oni celas plu vivi en la setlejo. Jen loka moŝtulo demandas publike: “Ĉu la tero apartenas al ni, kiuj tenas ĝin laŭ brita leĝo kaj produktas lanon kaj viandon, aŭ al sovaĝuloj, kiuj nenion utilan faras per la tero?” (p. 65)

La ĉefa heroo, juna aborigeno Jangabara, estas multtalenta kaj pensema. Li ne volas blinde obei antikvajn tabuojn – ĉar ne ricevis respondon, kial oni obeu – kaj pro tio li estis forpelita de sia tribo. Li provas vivi kaj labori ĉe blankuloj, lernas rajdi, pafi per fusilo, paroli angle…

Juna anglo Billy Dixon, iom naiva, strebas al bonstato. Komence li kun aliaj aventuremuloj provas serĉi oron – sen granda sukceso. Poste li eklaboras ĉe bieno, kaj tie konatiĝas, eĉ amikiĝas kun Jangabara. Billy rakontas al li pri diversaj landoj, pri vivo de eŭropanoj, legas al li librojn. Jangabara foje eĉ savas vivon de la facilanime nesingarda Billy, kaj kiam ties esperita “fianĉino” evidentiĝis ruza putino, trompinta multajn virojn kaj fuĝinta kun ilia mono – Jangabara eĉ instigas sian amikinon (fakte, edzinon) sekse konsoli la deprimitan Billy…

Iliaj dialogoj tuj memorigas pecojn el Vojaĝo al Kazohinio. Oni same facile rimarkas deflanke, kiom konvenciaj kaj mallogikaj estas la eŭropaj “valoroj”, la bazo de tuta eŭropa kulturo.

“Billy, kial vi uloj volas tiom da tero? Kie estas ostoj de viaj antaŭuloj? Kie estas viaj sanktaj lokoj? En via hejmo aŭ…” li gestis al la ruĝaj areoj sur la mapo, “aŭ alia loko?”

<…> “ĉe ni ne plu gravas la loko, kie kuŝas la ostoj de la antaŭuloj. Kaj ni ne bezonas sanktajn lokojn. Ni povas fari hejmon ie ajn.”

“Sed… se aliaj uloj havas hejmon tie, kiel vi povas?” (p. 92)

… Strangaj homoj, tiuj angloj. Volis havi ĉies teron, sed evidente ne havis ligojn eĉ kun la propra. (p. 94)

Mi iom parolis al Jangabara pri la or-febra fenomeno. Li skuis la kapon: vi angloj estas ja strangegaj, li diris. Kial tiu speco de ŝtono (mi devis instrui al li la vorton metalo) igas vin kuri kiel frenezuloj en dezerton? Ĉu vi povas ĝin manĝi aŭ trinki? Ĉu ĝi plibonigas vian amoradon? (p. 98)

La blankuloj havis tiun strangan koncepton mono. Jangabara povus kompreni, se ili volus havi pli da manĝaĵoj, pli da virinoj, senlaboraj tagoj, vestoj, tabako… sed mono? Iam Billy diris ŝerce, ke mono estas ciferoj en libro en banko. Tio klarigis nenion al Jangabara. (p. 143)

… se la klimato estas tia ĉi, kial ni ne simple redonu la teron al la nigruloj kaj reiru al nia propra lando? Nu jes, sed kial ni entute havas imperion? La imperio estas historia necesaĵo. Ĝi alportas multan bonon al la mondo. Kiel angloj rezignu pri sia glora historia rolo? Tiel devas esti, kaj iom da ŝvitado estas la kosto. (p.162–163)

Tamen, ne eblas vera amikeco inter blankulo kaj aborigeno. Kaj kiam Jangabara devas fari malfacilan elekton – ĉu plu agi por blankuloj, kie li faras jam karieron (sed certe li neniam iĝus egala al blankuloj) – aŭ reveni al sia popolo, protekti ties teron kaj la vivon mem – li elektas reveni. Kaj li eĉ mortigas sian ŝajnamikon, kiu tro fidis la “civiliziĝon” de Jangabara. Mortigas ne volonte, sed Billy intertempe pro kreskanta monavido pli kaj pli perdas siajn bonajn trajtojn…

Ne eblas konscii (almenaŭ ĝis lastaj ĉapitroj) – kiel en aliaj primilitaj verkoj, ke jen tiu flanko estas “nia”, kaj la alia – “fremda”. Nur en la fino ĉio plene evidentiĝas… “ili memoru, ke ili batalas por sia sola hejmo, dum la blankuloj batalas por forrabi la teron de aliaj homoj, do la Banubi havos pli puran motivon.” (p. 236)

Jangabara revenas al sia popolo, iĝas la gvidanto kaj admirata heroo. Li instruas samtribanojn pafi kaj rajdi, nun ili ofte venkas la blankajn invadintojn.

Kaj la milito inter la civilizoj plu daŭras. Sed la fortoj ne egalas. Nigruloj murdas kelkajn blankulojn, blankuloj murdas multoble pli da nigruloj. Kaj Jangabara ŝanĝas la taktikon: li sola kaŝe atakas bienojn kaj policejojn, lasante spurojn, pruvante ke li povas fari ion ajn; liaj helpantoj disvastigas falsajn informojn pri liaj planoj… Blankaj policistoj furiozas pro sia senpovo.

Sed Jangabara estas tro naiva pri homaj interrilatoj, li kredas, ke ĉiuj nigruloj estas solidaraj kontraŭ blankula agreso – do li ne distingis perfidulon en sia “adoptita frato” Macky. Tio fine kaŭzas lian malvenkon kaj pereon.

La libro estas verkita per bonega lingvaĵo, sen troaj neologismoj (kelkaj specialaj vortoj, kvankam neglositaj, bone kompreneblas el kunteksto). Rimarkindas kelkaj freŝaj kaj trafaj esprimoj: “oldfraŭlinaj viroj” (t. e. tro molkarakteraj, timemaj, nedecidemaj); “rajdis grupope”; “neamika, `mi-estas-via-ĉefo’-tono”; “la [neŝlosita] seruro… forblufus tiun homon”. Fuŝa angla lingvo, parolata de aborigenoj, estas transdonita sprite kaj konvinke.

Trevor Steele priskribas la realon tia, kia ĝi estis – ne evitante krudajn, iam eĉ naŭzajn detalojn. La libro celas ne ŝatantojn de amromanoj, sed pensemajn homojn kun firmaj nervoj. Kun la rezonoj en la epilogo – pri “superaj” kaj “malsuperaj” rasoj, pri ebla estonta cedo de brita civilizo al iu alia – oni povas konsenti aŭ ne, sed oni nepre pensos. Ankaŭ pri esenco de kapitalismo kaj imperiismo, pri kaŭzoj por nuna “tutmondeco” de la (plejparte fuŝa) angla lingvo, pri evoluo de moralo kaj multo plia. Legu kaj pensu…

Valentin Melnikov

Estas la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj eŭropaj potencoj ŝajne nehaltigeble kolonias aliajn kontinentojn. En la brita kolonio Okcidenta Aŭstralio blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas aŭ forĉasas ilin de la tradicia teritorio, aŭ permesas al ili resti kaj servi kiel senpagajn laboristojn sur nove kreitaj bienoj. Billy Dixon estas naiva, deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio. Lia provo trovi oron fiaskas. Jangabara estas multtalenta junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Billy kaj Jangabara, du soleculoj, amikiĝas sur bieno. Sed la konflikto de la rasoj ŝiras la fadenon de ilia amikeco. Jangabara devas oferi sian blankhaŭtan amikon por esti ree akceptita de sia tribo. Tuj li iĝas la militestro de la Banubi, kiuj vivas protektataj de altaj klifoj kaj sennombraj kavernoj. Jangabara komprenas la blankulan pensmanieron kaj krome pafas per fusilo pli bone ol ĉiuj blankuloj, kies "supereco" fakte baziĝas sur superaj armiloj. Unue per perforto, poste per neperfortaj metodoj, Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon. Sed perfido de interne kaj senĉesaj kampanjoj de la polico certigas, ke la afero finiĉos tragedie.

La eldonejo

Perfekta legaĵo por ĉiuj


2011
Kio estas civilizacio? Jen kerna demando en la plej nova romano de Trevor Steele, en kiu la aŭstralia verkisto revenas teme al sia naskiĝlando. Ne al nuntempa Aŭstralio, sed al la lasta parto de la 19-a jarcento, kiam setlintoj altrudis la 'civilizacion' de la brita imperio al la indiĝenaj aborigenaj popoloj.

Tamen la romano de Steele – verkita en flua, natura Esperanto – ne tiel nigre-blanke simplas, prezentante ŝablonan konflikton inter bono kaj malbono, blankulo kaj neblankulo, eŭropano kaj 'nobla sovaĝulo'. Ne ĉiuj setlintoj volas perforte, perfusile, ekstermi la aborigenojn; ne ĉiuj aborigenoj abomenas la bienistojn, kiuj ofertas pli stabilan, pli sekuran vivon.

Tial ekfloras amikeco inter brita enmigrinto, Billy Dixon, kaj Banubi-tribano, Jangabara, elpelita el la tribo pro lezado de tradiciaj moroj. Tamen la amikeco ne elteneblas: Dixon fariĝas policano, do reprezentanto de la imperio (eĉ se pli humana ol multaj kolegoj), dum Jangabara respondas al la alvoko de siaj tribanoj kaj revenas por provi gvidi ilin en lasta, glora kampanjo kontraŭ la invadintoj.

Evidente, en la historio estas jam dokumentita la rezulto de tiu ĉi kampanjo: kontraŭ fusiloj malbone efikas lancoj. Sed Flugi kun kakatuoj enhavas nuancojn kaj surprizojn, kiuj levas la romanon super nura historio.

Klare prezentataj estas la ĥaosa, esperoplena kaj malarioreala setlinta vivo; la fera, nefleksebla politiko de la novaj regantoj; la tribaj moroj kaj kutimoj de la Banubi-anoj. Kaj, jes, eble oni tro longe atendas – 80 paĝojn – ĝis Dixon kaj Jangabara renkontiĝas, kaj la romano, en- kaj el-irinte kelkajn sakstratojn, fine atingas la ĉefvojon; sed neniam velkas la scivolemo de la leganto.

Steele estas bona rakontisto. Flugi kun kakatuoj – ideala apudlita aŭ envaliza, feria legaĵo – elstare montras liajn talentojn. La mallongaj ĉapitroj, cetere, kun ties interne eĉ pli mallongaj sekcioj, signifas, ke la libro rekomendindas ne nur al fluaj, spertaj legantoj sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas ekesplori la Esperanto-romanon.

Paul Gubbins

Historia, filozofia: ne enuiga


2013

Ginette Martin

Flugi kun kakatuoj


2010

Donald Broadribb

Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro


2016

Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.

Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.

En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.

PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.

Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.

LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo …

DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.

Gerrit Berveling

Flui kun kakatuoj

flugi kun kakatuoj / trevor steele. - antverpeno: fel, 2010. - 256 p.

por ĉi tiu romano la konata aŭtoro trevor steele elektis kiel lokon sian landon, aŭstralio, kaj kiel epokon ĝian koloniigon far eŭropanoj.

la rakonto havas varian konstruon, komenciĝante per vidpunkto de la koloniantoj, alterne per aŭtora rakonto kaj en taglibra formo, kaj iom post iom ŝovante la fokuson al la praloĝantoj kaj al ilia vana rezisto.  la ĉefpersonoj, juna anglo, kiu serĉas pli bonan sorton, kaj juna estro de aborigena nacio, ilia amikiĝo kaj ilia eksamikiĝo, la manieroj, kiel la du fremdaj popoloj interbatalas, la malriĉo de la surlokaj kolonianoj kaj la profitoj de malproksimaj investantoj, la malunueco de praloĝantoj en sia rezisto — ĉio ĉi estas klare prezentata, kaj la aŭtoro per ĉi tiu romana fikcio sufiĉe efike montras la funkciadon de la koloniisma maŝino.

estus interese kompari la postrigardon de t. steele kun rigardo el la epoko de la okazaĵoj, do el la fino de la 19a jarcento.  lastatempa traduko far vizi lászló de la „aventuroj de andreo jelky“, trovebla en interreto, prezentas interesan ekzemplon de la kontrasto.  oni nur konstatu, kiel la ĉefpersono de tiu alia rakonto senhezite instaliĝas en fremdaj landoj, amikiĝas aŭ malamikiĝas al lokuloj, ĝenerale malestimas ties kutimojn, kaj en ĉio pli lertas ol ili.  la figuroj de „flugi kun kakatuoj“ certe havas pli nuancajn konturojn, en ĝi la rilatoj inter eŭropanoj kaj aborigenoj varias laŭ unuopaj homoj kaj drame evoluas kun la tempo.

komuna al ambaŭ verkoj tamen estas certagrada ignoro de ekzotaj kulturoj.  de la verŝajne fikcia banubi-nacio, kiun steele bildigas, ni ekscias, ke ĝi rigardas iujn akvofalojn sanktaj, ke ĝia totemo estas kakatuo, ke en ĝi fortas la aŭtoritato de viraj maljunuloj, kaj ke ĝi havas striktajn regulojn pri geedziĝo.  tio estas malmulto, kaj ŝatantoj de etnoscienco konsciu, ke ili ne legas ĉi tie eseon pri moroj.

la aŭtoro klare simpatias al la skizitaj aborigenoj.  li komprenigas, ke li rigardas la koloniantojn kiel lando-ŝtelantojn.  tio certe ĝustas, kaj restos en la memoro de legantoj kiel ĉefa signifo de la verko.  tio ankaŭ signas la limojn de ĝia filozofio: finfine, sufiĉe simile al romanoj de la koloniisma epoko „flugi kun kakatuoj“ esprimas la „bonajn sentojn“, kiuj laŭmodas — la modo nur intertempe ŝanĝiĝis.  ne mankas en ĝi aludoj al samseksemo, atento al la sorto de inoj, mallaŭdo de profitemo de riĉuloj kaj komprenemo por profitemo de malriĉuloj, kaj — sur la honora podio — kompato al malplimultaj kulturoj; sume bona kompendio de nuntempa morala mikspoto.

la lingvo de steele — oni laŭvole prenu tion kiel laŭdon aŭ kiel riproĉon — estas flua kaj senefekta.  samon oni povas diri pri la rakontmaniero, kiu ne lasas lokon por streĉo, ne subkomprenigas, ne embuskas la leganton.  ĉapitroj ofte finiĝas per konkludaj frazoj, kiuj resumas la ĵusajn eventojn; ofte komenciĝas per prezento de situacio kaj intencoj, kiujn la sekvo efektivigas.  la intereson de la leganto vigligos precipe la enhavo, ĝi por tio sufiĉas.

Ĵeromo Vaŝe

Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele


Januaro 2021
Tiu libro rakontas la vivon de junulo, Jangabara, kiu apartenas al la tribo de la Banubi en aktuala Aŭstralio, kiam alvenas la blankuloj por kolonii la landon. Jangabara konatiĝas kun Billy, junulo, kiu laboras sur bieno. La du knaboj amikiĝas. Sed baldaŭ, la blankuloj deziras instaliĝi sur la teritotio de la Banubi. Sed por ili, estas la tero da la praavoj, do sankta tero, kie la blankuloj ne devas iri. La koloniistoj, ĉiam volas pli da teritorio kaj volas ekstermi la nigojn. Kion faros Jangabara? Li devas elekti inter sia amikeco por Billy kaj la popolo de la Banubi. Granda konflikto en li mem.
Mi ne finis la legadon de la libro, sed mi povas diri, ke certe, la blankuloj finfine gajnos per perforto kaj pro siaj armiloj, kiujn ne konas la Banubi. La libro priskribas ankaŭ la malsamecon de kulturo inter la du popoloj. Por la Blankuloj, la tero estas nur elemento, kiu permesas gajni monon, por la Banubi, la tero estas loko donita de la praavoj. Oni ne forlasas sian teritorion.
Mi ŝatis legi tiun libron, kaj baldaŭ mi legos la finon.

Slogane (Francio)

Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele


Marto 2020
Mi multe ŝatas tiun libron, kiu temas pri humaj rajtoj de la aboriĝenoj en la Okcidenta Australio. Malsamaj triboj tre ofte batalis inter si anstataŭ ili komprenis ke li devis uniĝi kontraŭ la Britaj kolonistoj, kiu ŝtelis liajn terojn. Blankaj Eŭropanoj kiel kolonistoj ignoras humajn rajtojn tiel ke ili forĉasas la nigojn de liaj teritorioj, murdas ilin aŭ akceptas ke laboris kiel sklavoj en liaj bienoj. La rakontado situas la historion je la lastaj jardekoj de la 19 jarcento. Amikeco ligan du flankojn Billy blanka policisto kaj Jangabara de la tibo de la Banubi. Ili ambaŭ konscias pri liaj kvalitoj kaj interesiĝas pri liaj propraj malsamaj kulturoj. Jangabara iĝas la militestro de la Banubi sed li uzas perfortajn kaj poste neperfortajn metodojn por haltigi la blankulan invadon. Ĉu lia amikeco kondukos al pli konscipreno de la Eŭropeanoj pri la tiamaj "sovaĝuloj"? Kion okasis je le fino? Bonvolu legi ĝin ĝis la fino vi pli kaj pli rapide volos scii.

Legantino (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.