La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Intimaj temoj en la Esperanto-beletro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne nur intimaj temoj


2005/07-08, p. 32

Transformi la krudmaterialon, liveritan de la vivo, en arton ne estas, feliĉe, ekskluzivaĵo de nacilingvaj kulturoj. Se nacilingvaj literaturoj ĝojas havi siajn George Bataille, Henry Miller kaj aliaj, la esperanta povas fieri pri, ekzemple, Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah, malgraŭ la kvantaj kaj kvalitaj diferencoj inter la menciitoj. Diferencoj, kiujn estus maljuste kompari.

Tamen, same kiel la unuaj, la lastaj ĉerpis el la kompleksa vivo-reto la fadenojn por ŝpini kelkajn el siaj verkoj, eĉ se ili ĉiuj havas aŭ havis malsamajn motivojn kaj literaturajn projektojn. La rezulto, ambaŭokaze, povas esti polemik-veka (kia vere ĝi iufoje estis ĉe Bataille kaj Miller, unuflanke, kaj ĉe de Zilah kaj Urbanová, aliflanke), sed nepre intima.

Ĝuste intimeco estas la objekto de Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, kolekto de kontribuoj, prezentitaj de ok aŭtoroj okaze de Internacia Esperanto-Konferenco en Prago (2003). La verketo, eldonita de Kava-Pech, prezentas enhavon ne tute koheran kun la titolo, se oni komprenas „Esperanto-beletron” kiel literaturon, originale verkitan en Esperanto. Ja tie legeblas Gerrit Berveling pri intimaj rilatoj en la Biblio, Vlastimil Kočvara pri Karel Hynek Mácha, „spirita patro de la moderna ĉeĥa poezio”, kaj Eugène de Zilah pri teroro.

La unua kontribuo de la belga verkisto Christian Declerck titoliĝas Intimeco en beletro. Temas pri teksto, en kiu, saĝe volante lasi flanke la eternan diskuton pri difino de beletro, la aŭtoro tamen skizas kelkajn konsiderojn pri la rolo de literaturo („... fari el homaj vivospertoj tutaĵon kaj montri signifojn”). Li plu riskas difinon pri fikcio, „ordigita mikso de realaĵoj, elpensita kombino, rearanĝo pro literatura celo”, kaj atribuas signifon, en la kunteksto de literaturaj tekstoj, al la vorto „intima”, kiu ne nur – li tuj zorgas substreki – priskribas aŭ pritemas erotikon. Leviĝas ankaŭ aliaj demandoj, kiel la jena: kiu(j) sentumo(j) efektivigas la plej fortan intimecon? Tamen, eble pro manko de tempo aŭ spaco, tiuj demandoj estas preterpase pritraktitaj, kaj la ceteron de la teksto konsistigas nur listigo kronologia de „intimaj” verkoj en Esperanto.

Pli interesa estas lia dua kontribuo Intimaj temoj en fikcio kaj biografio, en kiu interplektiĝas, interalie konsideroj pri karakterizaĵoj de fikcio, biografio kaj aŭtobiografio. Precipe de tiuj du lastaj, la plej reprezentaj verkoj en tiuj ĝenroj, estas tie menciitaj. La galerion konsistigas, kun diversaj gradoj de „intimeco”, Hetajro dancas (Urbanová), Neniu ajn papilio (Steele), la delikate kaj poeziplene intima Ombro sur interna pejzaĝo (Štimec) kaj aliaj.

Declerck ne haltas je tiu diskuto kaj plu sekvas sian padon, sed ĉi-foje en alia direkto: recenzado kaj literatura analizado. Ŝanĝiĝas la objekto, ne la titolo.

Nun li pledas por malpli da impresionismo en recenzado kaj, sekve, pli da objektiveco, kio eblas per – ni diru – sistema analizo pri la koncerna verko aŭ teksto. Tio implicas studon pri la diversaj teknikoj kaj elementoj, kiuj rolas kiel „materialo” en la produktado de literaturaĵo: ekzemple, rakontoperspektivo, temo ktp. Nur fine de la analiza vojo venu la aprezo fare de la recenzanto.

Lige kun tiuj temoj, Jean-Luc Tortel pritraktas la demandon pri literatureco de aŭtobiografioj per teksto, titolita Ĉu aŭtobiografioj estas literaturo? Kiel atendeble, la franca aŭtoro respondas surbaze de kriterioj stilaj, laŭ vojo, sekvita de pluraj literaturaj teoriistoj. Alivorte, por karakteriziĝi kiel literaturaĵo, la verko estu kolorigita de malbanala lingva kaj stila prilaboro, kiu, donante artan aspekton al la tuto, „lasas spuron”. Laŭ la vortoj de Tortel mem, „la komunika parolo skribas sur sablo, la beletra parolo grifelas sur marmoro”.

La vivo de Eli Urbanová riveliĝas en la mallonga plaĉe legebla biografia skizo La vivo kaj verkaro de Eli Urbanová de Miroslav Malovec. Por tiuj, kiuj emas gvati detalojn de ŝia interesa vivo kaj samtempe ĝui belan artisman aŭtobiografian romanon, necesas legi Hetajro dancas, por kiu la supra kontribuo taŭgas kiel preludo.

Sekvas mallonga teksto de Urbanová Ĉion kulpas la viroj, malgranda omaĝo al la viroj, kiuj iel partoprenis ŝian vivon kiel edzoj aŭ eldonistoj, aŭ tutsimple kiel rekonantoj de ŝia granda valoro kiel poetino.

Alia virino, ĉeestanta en la verko, Maria Butan, riĉigas la enhavon per poezieca eseo, titolita La atendo, riĉa de emocioj. Tie la rumana aŭtorino, post la komencaj difinoj, esploras la fenomenon „atendado” en kelkaj esperantaj literaturaĵoj.

El pagana mondo la leganto povas tuj salti al la kontribuo de nia erudicia Gerrit Berveling, kiu, per Intimaj rilatoj en la Biblio, peras al ni la intimajn rilatojn – aŭ ilian mankon – en kelkaj bibliaj tekstoj, same kiel la lingvajn kamuflaĵojn, utiligitajn de la diversaj aŭtoroj por aludi al tio, kion la pudoroj kaj moroj de iliaj respektivaj epokoj rigardis kiel hontindan aŭ maldecan. Kiel pastoro, verkisto, tradukisto el, interalie la latina, Berveling profunde konas la malnovegajn librojn, formantajn la Biblion. Ironie, en verko, pretendanta pritrakti „intimajn temojn” en la esperanta beletro, li atingas la pinton per kontribuo ekstertema.

Ankaŭ ekstertema estas eseo de Eugène de Zilah Tri teroroj, reproduktita el la numero 108 de La Gazeto. Kvankam de Zilah atentigas nin pri tio, ke „probable ekzistas teroroj je ĉiuj kolornuancoj de la ĉielarko”, li parolas pri tri specoj de teroroj: la ruĝa (revolucia aŭ banditisma), la blanka (administracia, ŝtata) kaj la nigra (starigita de stultaj konven(so)ciaj leĝoj, superstiĉoj, religiaj misinterpretoj). Eble sen intereso por la aĉetinto, misgvidita de la librotitolo, ĉi tiu teksto montriĝas leginda en tempo de terorismaj atencoj kaj priterorismaj zorgoj.

En „intima” direkto staras Kaj kiu pravas ... de de Zilah, kompreneble ne lia samnoma lasta verko, sed teksto, verkita en formo de memintervjuo, formulo, adoptita de la aŭtoro por klarigi al la publiko, kial li, daŭrigante sian tradicion, senpudore malkaŝas „maldecajn” detalojn de sia vivo en Kaj kiu pravas ... Eble en la okazo de de Zilah, la literaturo senlima, senpudora, senmistera havas la liberigan kaj revolucian forton, kiun iuj vidas en psikanalizo. Nur elsputante sian galon kaj nudigante sian animon, senkonsidere pri pudoroj afektitaj aŭ ne, „oni povas lukti kontraŭ la timo kiu pezas sur homoj de nia moderna mondo”.

Se la franca verkisto Bataille verkis por forviŝi sian nomon kaj ne freneziĝi, de Zilah estas pli ambicia, ĉar lia projekto staras sur pli ampleksa nivelo. Ni ricevas la impreson, ke temas pri voĉo de profeto en dezerto: preter la demando, ĉu esperantistoj nuntempe povas aŭ volas ion legi en Esperanto, nia mikrokosma komunumo estas tute seninflua sur la cetero de la mondo. Ĝi probable ne aŭdigos lian voĉon ekster la limoj de sia propra abstrakta teritorio. Tial de Zilah sonas tro optimisme en la vortigo de siaj motivoj.

Kiel kutime ĉe Kava-Pech, la neglektita interna aspekto, malgraŭ la elvokivaj ilustraĵoj de Pavel Rak, malkongruas kun la bela kovrilo. Preskaŭ tute malestas gramatikaj eraroj, kaj, se oni ne emas al profundeco, Intimaj temoj restas iom interesa verko, pli distra, ol instrua, kaj nur parte „intima”.

Reinaldo Marcelo Ferreira

Malkohere kaj malintime

Post OSIEK-konferenco en 2004 kun la titolo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, Petr Chrdle, la organizinto, eldonis kolekton da kontribuaĵoj libroforme. Tio povus esti bona ideo, se la kontribuaĵoj efektive traktus tiun temon. Sed plejparte ili ne faras tion.
Aperas naŭ kontribuoj de ok aŭtoroj. El ili nur unu plene kongruas kun la titolo. Pluraj temas nek pri Esperanto-beletro, nek pri io ajn nomebla intima temo.
Vlastimil Kočvara interese prezentas la ĉeĥan poeton Mácha. Jean-Luc Tortel eseante pri mem-biografioj faras strangan provon kribri beletron disde alio per la lingvaĵo. Eugène de Zilah egocentre intervjuas sin mem pri sia propra verko, kaj poste nebulumas pri diversaj teroroj. Blanka teroro por li ekzemple estas monpuno pro ebria stirado.
Gerrit Berveling traktas seksajn agojn en la Biblio kaj rolojn de virinoj en la frua kristanismo. Miroslav Malovec prezentas interesan biografion pri Eli Urbanová, kaj tiu poetino mem mallonge asertas, ke pri ĉio en ŝia vivo kulpis viroj.
Christian Declerck en sia dua prelego iomete traktas intimajn temojn en Esperantaj biografioj, sed ĉefe analizas, kio estas biografio, temo, fabulo, diversaj rakontmanieroj, interpretadoj kaj signifoj.
Maria Butan dediĉas kvar paĝojn al difinoj de la nocio atendo, poste kvin al tiu nocio en la Esperanta literaturo, pli precize en la proza antologio Trezoro el 1989. Kelkaj el ŝiaj ekzemploj ja rilatas al iaj ”intimaj temoj”.
Restas nur unu ero, la unua prelego de Declerck, kiu vere difinas kaj diskutas la terminojn intima kaj fikcio, kaj poste prezentas ekzemplokatalogon de intimaj temoj en deko da Esperantaj verkoj, tamen sen citaĵoj kaj sen vera analizo.
La verko redaktita de Chrdle do estas malkohera kaj ĝia enhavo plejparte ne respondas al la titolo, kvankam oni ja trovas en ĝi kelkajn interesajn tekstojn pri diversaj aferoj. Plej stranga sendube estas la kontribuo de de Zilah, sed ankaŭ tiu de Tortel ŝajnas al mi iomete bizara.

Sten Johansson

Tamen pensostimula


2006. №3 (137)

Petro Chrdle en la prefaco skribas, ke ne estis tradicio eldoni prelegkolekton de OSIEK-konferencoj, tamen pluraj kontribuoj meritas publikon — tial li multe klopodis por aperigi ĉi kolekton.

Christian Declerck (Intimeco en beletro) rezonas (iom palavre) — kio signifas “intima”, kaj revuas originalan Esperanto-literaturon koncerne trakton de intimeco, listigas kelkdek verkojn kun mencio de ties ĉefaj trajtoj; dekon da plej signifaj romanoj li esploras pli detale (tre utilaj paĝoj!).

En la sekva eseo Declerck daŭrigas sian esploron rilate al biografioj. Gravas lia atentigo pri “aŭtobiografia miskompreno”: multaj legantoj kredas ke “la personoj kiuj ludas rolon en libro povas esti neniu alia ol la aŭtoro”. La saman miskomprenon menciis jam Puŝkin (Eŭgeno Onegin, 1: LVI), sed dum preskaŭ 200 jaroj fakte nenio ŝanĝiĝis… Poste, jam forgesinte pri intimeco, Declerck meditas — kio necesas por ke iu verko apartenu al beletro kaj kial necesas recenzado kaj literaturscienco. Plue li instruas — kia devas esti bona recenzo, kion ĝi traktu kaj atentu. Ankaŭ ĉion ĉi akompanas pluraj ekzemploj kaj detalaj klarigoj.

Gerrit Berveling, konata fakulo, rakontas pri Intimaj rilatoj en la Biblio. Li traktas fakte konatajn rakontojn, tamen analizas kaj sistemigas ilin tiel, ke la leganto vidu: kiom malsama estas la biblia traktado de intimaj rilatoj — disde la kutima nun. Estas rilatoj, sed preskaŭ tute mankas la sentoj! Temas fakte nur pri proprietaj rajtoj, heredo ktp. Pripensinda estas la rezonado pri rolo de virinoj en bibliaj eventoj. Ĉio altnivelas, tamen estus pli bone, se Berveling ne penus, laŭ sia kutimo, pravigi samseksemon. Kelkaj lastaj paĝoj estas interesaj nur al fervoraj kristanoj.

Vlastimil Kočvara rakontas pri Karel Hynek Mácha, spirita patro de la moderna ĉeĥa poezio. Tiun samtempulon de Puŝkin kaj Mickiewicz — kiu samkiel ili fakte kreis tutan nacian poezion kaj la lingvon mem — oni apenaŭ konas ekster lia patrolando. Legante la rakonton, oni povas mem kompari ĉion kun la samtempaj okazaĵoj en la rusa, pola kaj aliaj kulturoj, paraleligi respektivajn ĉefverkojn. Por mi, post longa traduklaboro super Eŭgeno Onegin, estis treege interese kompari la originalon kaj du Esperanto-tradukojn de la ĉefa poemego de Mácha Majo. Verdire, fine mi komprenis, kial la ĉefverko de la ĉeĥa poezio restas nekonata eksterlande: ambaŭ cititaj tradukoj estas nur pala ombro de la originalo…

Miroslav Malovec prezentas informriĉan biografion de Eli Urbanová. Kiu konas tiun nomon (ĉu ekzistas iu sperta esperantisto, kiu ne konas?) — al tiu ne necesas klarigi, kial ŝia biografio aperis en la prelegaro pri intimaj temoj… Mem Eli kurte parolas pri si — kiel ĉiam, ŝoke sincere — sub la titolo Ĉion kulpas viroj.

Maria Butan en La atendo, riĉa je emocioj rezonas pri la signifoj de la vorto “atendi” kaj analizas plurajn ekzemplojn de diverstipa atendado en beletro. Interese, kvankam ne rekte rilatas la temon de la kolekto.

Jean-Luc Tortel meditas, Ĉu aŭtobiografioj estas literaturo?, skizas historion de apero de aŭtobiografia ĝenro, sed baldaŭ transiras al la demando — kio estas beletro ĝenerale.

Fine, Eugene de Zilah rifuzis doni tekston de sia prelego — ĉar tiu ne ekzistis, li ĉiam parolas duonekspromte (mi bone komprenas tian sintenon, ĉar mem agas same) — do sekvas du liaj proksimtemaj eseoj, jam aperintaj en La Gazeto. En la “memintervjuo” pri sia libro Kaj kiu pravas… EdZ plejparte eksplikas sian mondkoncepton. En Tri teroroj li montras esencon de teroro, la konatajn ties specojn — “ruĝa” desuba, “blanka” desupra kaj “nigra” horizontala, instigas fiksi la limojn de la esperantisma toleremo, nomata “neŭtraleco”, ĉar “toleremo” ne estas la tolero de ĉio ajn. Multo estas pensiga, sed ne kun ĉio eblas konsenti — ekzemple, kiam li inkludas en terorisman agadon ankaŭ polican punon al drinkinta aŭtostiristo.

Ilustraĵoj de Pavel Rak daŭrigas la serion de bildoj, aperintaj en Rapide pasis la temp' de Eli Urbanová — ĉarmaj erotikaj desegnaĵoj en specifa rekonebla maniero, tute ne simila al la kutima “jun-amika” stilo de Pavel. Pri la bildo sur pĝ. 57 mi ne sukcesis diveni: kies kromaj brakoj tie videblas…

Do la libro ne tute kohera, ne plene konforma al la deklarita temo, tamen utila kaj pensostimula.

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.