FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Oklingva Proverbaro

Indeksoj de la Oklingva Proverbaro

La Oklingva Proverbaro kolektas ĉiujn proverbojn de la patro Marko kaj filo Ludoviko Zamenhof en unu libro, kun ĉie kie eblas, la ekvivalentoj en la jenaj lingvoj: rusa, pola, franca, germana, esperanta, nederlanda, hungara kaj latina.

(Alklaku la bildon por pligrandigi ĝin.)

Por pli efike povi konsulti la Oklingvan Proverbaron, ni kreis nacilingvajn indeksojn, en kiuj la proverboj estas ordigitaj laŭ la unua substantivo en la proverbo. Se neniu substantivo estas – kaj tio okazas pli ofte ol vi supozas – laŭ la unua verbo. Se eĉ verbo ne estas – denove pli ofte ol vi supozas – laŭ la unua adjektivo aŭ adverbo. Tamen, povas okazi, ekzemple ĉe "Aŭ ĉio, aŭ nenio!" ke gvidvorto estas iu malmultsenca vorto, ĉar ĉiu proverbo el la proverbaro estu ja trovebla per tiu ĉi listo. Nu ja, "Ĉio" estas (?) substantivo, sed normale ne uziĝus kiel gvidvorto. La gvidvortoj estas grasigitaj.

Alklaku la koncernan lingvon por elŝuti la indekson (en formo PDF).

  1. rusa (sekvos)
  2. pola (sekvos)
  3. franca
  4. germana
  5. esperanta*
  6. nederlanda
  7. hungara (sekvos)
  8. latina

* La esperanta indekso akompanas la Oklingvan Proverbaron; ĝi eble estos ankaŭ aĉetebla aparte.

Kelkaj specimenaj paĝoj.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-27