La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La muzeo de milito

  • Verkinto: Claudio Magris
  • Tradukinto: Carlo Minnaja
  • Originala lingvo: itala
  • Kontribuinto: Federico Gobbo
  • Speco: romano, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €35.00
  • Eldonjaro: 2019
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Triesto: Viro havas kiel vivcelon la kolektadon de ĉiaj ajn armiloj - pafiloj, submarŝipoj, tankoj - por giganta muzeo de milito. Ĝi devas iĝi kolekto de ĉiu malbono en la mondo, dum ekster la muzeo ekzistos nur paco. La kolektisto, tamen, mortas en misteraj cirkonstancoj, kaj tiel perdiĝas la parto de liaj notoj, kiuj enhavas la nomojn de la kunlaborantoj en la Rizejo, la koncentrejo de Triesto.
  • Paĝoj: 296
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 467 g
  • ISBN: 978-9077-06662-1
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Muzeo pri (sen)kulpaj cikatroj


2019/12, p. 26

Jen libro malfacile legebla, verkebla, tradukebla, recenzebla. Jen ekzemplo de Alta Literaturo. Jen en Esperanto beletra giganto, eterna Nobel-kandidato.

Tiu verko pritraktas pacon kaj militon, amon kaj morton, bonon kaj malbonon. Alivorte, la ĉiamajn filozofiajn temojn. Sklavecon, holokaŭston ... sed ankaŭ rezistadon. Tio estas, moralaj decidoj. Enestas dekoj da historioj ene de historioj, personaj kaj kolektivaj, multaj el ili ĉirkaŭ Triesto. Kiel la koncentrejo kaj ekstermejo en Rizejo (itale Risiera di San Sabbia), kie estis kruele murditaj miloj da homoj. Inter eseo kaj romano, Magris priskribas detale la okazintaĵojn kaj ties aktorojn. Kelkaj kunlaboris kun la nazioj, kelkaj ne, eĉ kiam tio signifis riski la propran vivon. Kelkaj helpis la prizonulojn, kelkaj profitis de ili, ĉu rekte, ĉu nerekte. Kion farintus ni?

„Kiu ne estas senkulpa estas kulpa – la griza zono estas inventaĵo pro komforto” (p. 289).

Paco kaj justo

La du ĉefroluloj celas memorigi la venontajn generaciojn pri tiaj aferoj por atingi pli pacan kaj justan socion. Sekve, oni devas konstrui muzeon de memoro, de kruelo kaj hororo, nome muzeon de milito. Se ĝi sukcesus inkluzivi ĉiujn militilojn de la mondo, ekstere oni estus pli sekura. Per mallongaj ĉapitroj, Magris montras al ni ĉiun salonon de la muzeo laŭ fadeno, kiu interplektiĝas kun aliaj, kiel la mult-tabulaj notoj, verkitaj de ĝia iniciatinto kaj la familia itinero de Luisa Brooks, la homo, fine realiganta ĝin. Kurioze, la tuto baziĝas sur reala persono, kiu ekzistis en Triesto kaj planis tiun muzeon.

Jen postlegada pripenso: estas tiom da militaj muzeoj en la mondo, tiom da monumentoj al militemaj prodaĵoj ... ĉu oni devus transformi ilin, por ke ili fariĝu memoraĵoj al paco kaj al bono?

Viŝi la paseon

Cikatroj titolis la libron la slovena tradukisto. Senkulpe nomis ĝin la angla eldono. Ne procedinde estis la originala jura esprimo en la itala titolo de Magris, kiun decidis adapti ankaŭ la dana, franca, germana, hispana, kataluna, pola kaj portugala versioj. Fakte, multaj estas la momentoj en la rakonto, kie opiniante, ke ne plu indas scii kaj sciigi pri sia agado, homoj klopodas forviŝi sian paseon. Siaflanke, la nederlanda kaj Esperanta tradukoj preferis klarigi al la leganto ekde la komenco, pri kio temas: Muzeo de milito. Ja la libro mem estas muzea kolekto de memoraĵoj.

Kial gravas daŭre esplori kaj pripensi tiujn hontindajn epizodojn de nia historio? Ĉar ni devas ne forgesi, kio okazis, kion faris la homa (ĉu vere infana?) raso. Ĉar ni ne devas alkutimiĝi. Ĉar, eble, la fumo de la kremaciejo devenas de nia interno. Ĉar honorigante la viktimojn kaj la etikajn heroojn, ankoraŭ plejparte anonimajn, ni reprenas iom de la digno, perdita pro la fieco de la murdistoj – ankaŭ plejparte anonimaj, ankoraŭ. En Hispanio oni tion nomas historia memoro.

La libro de Claudio Magris faras grandan kaj altkvalitan kontribuon tiucele. La majstra traduko de Carlo Minnaja ebligas, ke ĉiuj konatiĝu kun ĝi en racia lingvo. Kaj li aldonis pli ol 200 utilajn piednotojn por kompreni kaj ĝui la erudicion de la aŭtoro. La reviziado de Federico Gobbo perfekte enŝoviĝas en profesian eldonon. Kaj li aldonis valoran prezenton de la libro ĝuste por ni, esperantistoj, kiuj ne malproksimas de pacismaj utopioj. Fine, la bela kovrilo de la FEL-eldono samas al tiu originala, pri kio respondecas Valeria Miele.

Beletra defio

Post tralego de dudeko da recenzoj en pluraj lingvoj, ŝajnas, ke kelkaj kritikistoj trovis la verkon tro ambicia kaj longa, foje ankaŭ iom konfuza, ne malofte kun troa uzo de kliŝoj. Dume, la plimulto el ili taksis ĝin elstara, unika, poezia kaj fascina, enciklopedia (ne hazarde ĉiu recenzo fokusiĝas pri malsama epizodo kaj citas apartan frazon), pinto de la eŭropa humanismo. Interalie, ĝi premiiĝis kiel la plej bona libro de la jaro 2016 de la itala ĵurnalo Il Corriere della Sera.

Resume, rekomendinda libro por postulema leganto, preta akcepti beletran defion kaj dediĉi sufiĉe da tempo kaj energio al malkovro de pensiga juvelo. Ĝi meritos la penadon.

Xavi Alcalde

La muzeo de milito (Claudio Magris)

Publikigita ĉe
Jutubo, UEAviva, 24/11/2020

Federico Gobbo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.