Kiam esperantistoj volas disvastigi nian lingvon, ĝenerale ili troigas la avantaĝojn
de Esperanto. Bedaŭrinde, ne malofte iuj pli entuziasmigitaj homoj eĉ mensogas pri
ili. Tamen, unu aferon oni ne troigas: Esperanto ja malfermas pordojn al aliaj kulturoj.
Rilate literaturon, tio okazas, ĉu per aliro al tradukoj de beletraĵoj el lingvoj
tute ne lerneblaj en la lokoj, kie oni vivas, ĉu per faciligo de lernado de tiuj lingvoj.
Por mi mem okazis ambaŭ aferoj rilate la italan literaturon.
Mi klarigu: mi estas el tiu generacio de brazilanoj, kiuj infanaĝe ankoraŭ aŭdadis
en radio la italajn kanzonojn de Gigliola Cinquetti, Gianni Morandi kaj aliaj; eĉ
tiam mi povis percepti la similecojn inter la portugala kaj la itala, sed vere la
paroloj de tiuj kanzonoj estis pli divenitaj ol komprenitaj, ĉar en mia ĉirkaŭaĵo
estis nenia eblo lerni la italan. Kompreneble, la samon oni povus diri pri ties literaturo:
estis ne multaj tradukoj, kaj ĝenerale multekostaj por junuloj (kiuj devis atendi
iam trovi ilin en brokantejo). Tial nur jardekojn poste mi – kaj certe aliaj – povis legi verkojn de aŭtoroj kiel Pier Paolo Pasolini, Umberto Eco, Italo Calvino
kaj Alberto Moravia, por mencii nur la plej internacie konatajn italajn verkistojn
de la pasinta jarcento.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.
Fernando Pita