La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sub influo de alkoholo

  • Verkinto: J. Herbert Sullivan
  • Speco: novelo, FEL
  • Haveblo: En stoko, Brokanta
  • Prezo: €3.00, 3 Brokanta €1.80
  • Eldonjaro: 1991
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: 12 rakontoj de la aŭtoro de La vualo de l' tempo.
  • Paĝoj: 92
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • ISBN: 90-71205-42-8
  • Recenzo:
    • De Poul Thorsen: Solida kvalito
    • Sub influo de alkoholo de J. Herbert Sullivan: La libro Sub influo de alkoholo: 12 rakontoj, de J. Herbert Sullivan, eldono de 1991, estas malgranda verko (92 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi enhavas malgrandajn historiojn, kelkfoje belaj aŭ ridindaj. Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj. (Kuraĝo (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Solida kvalito


1992/11, p. 22
12 facilfluaj rakontoj, pluraj el la krimĝenro. Bedaŭrinde ne konstateblas, ĉu kelkaj kreiĝis kongrue kun la titolo „Sub influo de alkoholo”. Se jes, oni rajtus flari ie/tie iom pli da viglo.
Multa krimliteraturo pli malpli kritike, eĉ ribelige, traktas la socion kaj ties obskuraĵojn. Tiu ĉi ne. Temas pri milda, iom senspica distro ofta en semajnrevuoj, bakita en provo apliki simplan psikologion.
Legantoj de l’ brazila revuo Fonto kapjesas, ĉar tie aperis ĉiuj noveletoj, fakte garantio de solida kvalito.
Por uzi esprimon de la aŭtoro mem en paĝo 63: Nemalbona!
Aklamindas elkrioj kiel Sankta Onklo! Sankta Sisifuso! Haja! Sed ne plaĉas tute nenaturaj kompleksaj formoj en interparoloj de banditoj: Mi kredas esti aŭdinta. Kion vi estas farinta? Ni nur tiuminute estis envenintaj. Liberan foriron, nesekvatan (!) ŝajne ĝenis la aŭtoron la esprimo ĝeni sin, ĉar ĝi ne signifas maltrankviliĝi nek enui, kaj ,malgraŭ si’ kredeble devus esti ,kontraŭvole’.
Por nuntempaj legemuloj sen tempo por legi romanojn ĝuste tiaj nelongaj rakontoj devas esti idealaj por spiti ,tempomankon’.

Poul Thorsen

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.