La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton

  • Verkinto: Deck Dorval
  • Speco: originala verko, romano, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €4.50
  • Eldonjaro: 1983
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Krimromano: Mi kore invitas vin al agrabla surmara vojaĝo, enŝipe de mia privata jaĥto Marfalko. Ĉu vi kredus, ke tia mesaĝo ekmovas aventuron en kiu komplika krimo estas solvenda? Legu pri la solvo de la enigmo fare de Ksavero Kant!
  • Paĝoj: 190
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 290 g
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • De Don Harlow: Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton
    • De Sten Johansson: Sukcesa puzlado
    • De Vasil: Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton
    • Agatha Christie revenis sub pseŭdonimo! (Franca Esperantisto)
  • Pritakso: 5/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★☆ Unu el la plej streĉaj krimromanoj, kiujn mi iam legis. La paralelo kun verkoj de Agatha Christie estas okulfrapa! (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton

Mi opinias, ke la esperantistoj ŝuldas dankon al la Flandra Esperanto-Ligo (kiu eldonis ĉi libron), al Christian Declerck (kiu lingve reviziis ĝin), kaj ne malpleje al Deck Dorval (tiu persono kun nekonata nomo, kiu verkis ĝin). Mia scio pri la Esperanta literaturo ne ebligas al mi diri, ĉu ĉi tiu romano estas la unua vera detektivĝenra romano en nia lingvo -- sed ĝi nepre devas esti unu el la plej bonaj.

La intrigo estas klasika. Sur jaĥto mediteranee veturanta vojaĝas 15-persona grupo. Unu grupano, riĉa usona idustriisto, mortpafiĝas -- versŝajne sola en ĉambro. Alia grupano, ĉefinspektoro de la krimpolico de Antverpeno, devas elfosi la murdinton. Tion li malrapide, majstre kaj klasike faras, inspektante kaj enketante, kaj en la fino li konstatas la identon de la kulpinto ... krom ke restas nur unu problemeto.

Malsame ol nia krimromana majstro Claude Piron (kies romanoj tute ne estas detektivromanoj laŭ la ordinara difino), Dorval juste traktas la leganton. La indikoj pri la krimo ĉiam estas videblaj sur la paĝoj (la ĉefa indiko estas sur paĝo 26, se vi interesiĝas -- kaj ĝi ne remenciiĝas ĝis la antaŭlasta paĝo!). Tiurilate mi devas mencii, ke almenaŭ unu tian indikon la usona leganto verŝajne ne rimarkos, pro grava kultura diferenco inter Eŭropo kaj Usono:

"Se via edzo estonte voĉlegos por vi, li nepre ne forgesu tranĉ-malfermi la libron!" (p. 129)

Por romano tiel bone verkita, la stilo estas tre facile komprenebla. Laŭ mi, eĉ progresanto povus profiti el ĉi tiu romano. La rolantoj estas bone skizitaj, kaj la fina intrigoturno estas tre surpriza, almenaŭ por tiuj, kiuj ne komencas legi ĉe la fino (mi nun ne parolas pri la idento de la murdinto, kiun mi sufiĉe frue divenis, sed pri la solvo de la krimo).

Entute, libron, kiun mi povas rekomendi al ĉiu leganto.


Postnoto

Post la verko de ĉi tiu recenzo, aperis tri aliaj libroj en la sama serio, kaj ĉiuj meritis la legadon, almenaŭ por distrado: Kazinski Venis Tro Malfrue, Nigra Magio, kaj Urd Hadda Murdita!

Don Harlow

Sukcesa puzlado

La unua krimromano de Deck Dorval apartenas al la klasika ĝenro, kie detektivo kunmetas puzleron post puzlero de komplika intrigo, por fine, en la lasta ĉapitro, malkaŝi kiel ĉio okazis - kompreneble tute alie ol ŝajnis komence. Gravas alibioj kaj horaro. Ankaŭ la leganto havas okazon diveni, kaj ĉiuj necesaj indikoj troviĝas en la verko, tamen kaŝitaj inter amaso da misgvidaj detaloj. En Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton la aŭtoro eĉ utiligas la formon de "fermita ĉambro", en ĉi kazo ŝipeto sur la maro, por certigi, ke necesas serĉi la murdinton en limigita rondo.

Ĉar kompreneble temas pri murdo, aŭ eble pri du murdoj, aŭ ĉu tri...? Finfine multaj aferoj kaj agoj iel ŝanĝas karakteron, iasence ankaŭ la roloj de la du mistersolvantoj kaj rivaloj, kiuj estas la inspektoro Ksavero Kant kaj lia konato, la ŝakĉampiono Juan Gulopez. La inspektoron Kant oni ja renkontas ankaŭ en tri sekvaj krimromanoj de Dorval.

La intrigo do estas klasikstila kaj tre lerte plektita. Pri vera realismo ja ne temas, tamen ĉio disvolviĝas kongrue kun logiko kaj formala kredindo. La roluloj estas samtempe kliŝaj kaj individuecaj. La viroj estas viroj, la virinoj ornamaĵo kaj la servistoj kaj laboristoj zorgas siajn taskojn kaj ne enmiksiĝas en ĝentlemanajn aferojn kiel ŝakludo aŭ murdoj. Ĉio do estas preparita por kelkaj agrablaj horoj da legado en komforta fotelo kun glaseto da io ĉemane. La verkisto konas sian metion kaj ne misuzas ĝin por enŝovi ion akcesoran. Jen afero bona kaj malofta en la distra literaturo Esperanta.

La rakonta maniero en ĉi libro estas simpla, natura, flua kaj efika. La plej granda parto estas prezentata per dialogoj aŭ per konkretaj spertoj de Kant. La aŭtoro ne eksperimentas per variaj perspektivoj, sed ni vidas ĉion per la okuloj de la inspektoro. La dialogoj estas klaraj kaj sufiĉe naturaj. Homaj priskriboj aperas nur kie ili gravas por la rakonto.

"Min naŭzas la tuta kazo! Ĝi tedegas min! Ĝi ne koncernas min kaj mi ne toleras plian ĝenon pro ĝi!"

"Via teniĝo mirigas min. Vi, kiu jam tiom longe konas Makston'on."

Gulopez notis la ŝanĝiĝon sur la vizaĝo de Ŝtejnman. Kant ŝajne nenion rimarkis kaj neglekte ŝtopis ankoraŭ pipon.

"Kion vi celas? Tiom longe mi ja ne konis lin!"

"Tamen... tamen..., kvardek jaroj estas ja longa tempo, ĉu ne?" (p. 142)

Sola iomete ĝena afero en la dialogoj estas la manio de Dorval trudi al pluraj rolantoj rimadon, kvazaŭ en memfaritaj proverboj, kio pro la ripetiĝo fojfoje iom tedas:

Tio estas peno vana kiel... postulo al la hulo. Jen, se tiel diri, naviga kritiko de tera soriko. (p. 47)

Kiel en ĉiuj romanoj de Dorval, priskriboj pri la medio estas tre maloftaj, sed kie ili aperas, ili estas trafaj kaj belaj:

Antaŭ unu semajno, la 'Marfalko' veturis el la rivero Skeldo, en pluva apriltago, dum kiu giganta mano elpremis la plumbe grizajn nubojn ŝajne ĝis la lasta guto. Ĝis preter Ĝibraltaro, la maro ludis strangan ludon per la jaĥto, sed en Mediteraneo la vetero subite mirinde favoriĝis.

La antaŭan vesperon, oni vidis la flagrajn lumetojn de Tunizo malaperi en la nokto. Triborde la Afrika marbordo nun bakiĝadis sub la suno. La ŝipo vibre tratranĉis la apenaŭ sulkiĝantan, lazure bluan akvo-ebenon, sur kiu tie kaj fore leviĝis blankaj ŝaŭmondetoj. Ili vere aspektis akvonimfoj kiuj, dum momento, lude levis sian kapon, poste fulme mergis ĝin, kaj ade-denove kaŝludis kun la suno kiu, ridante en sennuba ĉielo, kviete iris sian vojon. (p. 8)

Ankaŭ la lingvaĵo de Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton estas plaĉa. Ĝi estas simpla tamen elvokiva, normala tamen individueca. Baze ĝi estas la vivanta internacia Esperanto hodiaŭ praktike uzata, kaj nur sufiĉe malofte oni stumbletas sur nekutima vortelekto aŭ ebla nacilingva influo. El la unua speco estas la uzo de "budo" en la senco de kajuto (p. 22, 51, 105), "peco da tempo" (p. 105), "butono staris sur la jako" (p. 45) kaj la stranga titolado per "Moŝto" (p. 150 k.a.), kiu ŝajnas iom eksmoda. Nacia lingvo eble influis la uzon de "meti demandon" (p. 7), "li gardas min nur por havi kompanion" (= restigas, konservas, p. 64), la titolon "Majstro" al notario (p. 110) kaj eble la esprimon "petis la monon al la patro" (= de la patro, p. 115). Tamen, por ĉiu malglataĵo facilus trovi dudekon da trafaj kaj bonaj esprimoj.

Resume, ĉi verko estas nekutime sukcesa ekzemplo de klasika puzla krimromano en Esperanto.

Sten Johansson

Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton


Januaro 2017
En la januara Sumoo mi legis la libron Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton de Deck Dorval. Mi finlegis la libron, preskaŭ 200 paĝoj, kaj mi povas diri, ke mi tre ĝojis legi ĝin. Unue mi devas konfesi, ke la lingvo estis iomete malfacila, ĉar Dorval uzis multajn kaj diversajn vortojn, kiuj eble estas malofte uzataj. Ĉ u ĉiuj vortoj estis fundamentaj? pri tio mi ne certas, ĉar mi ne provis trovi ilin en la vortaro. La temo de la libro estas tre flua, do mi ne komprenis kiel pasis la tempo kaj kiel mi legis tiom da paĝoj ĉiufoje. Mi ne legas ĉiu tage en la Sumoo sed mi kutime legas pli ol mi promesis en unu tago. La samo okazis en ĉi tiu Sumoo mi eble legis la libron en kvar aŭ kvin fojoj, do eble mi legis 40 paĝojn averaĝe en ĉiu malfermo de la libro. La temo estas kvazaŭ tiu de Agatha Christie krim-romanoj kaj tre alloga. Mi sugestas tiun libron al ĉiuj kiuj volas konsulti la vortaron kaj lerni multajn novajn vortojn.

Vasil

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.