En la hodiaŭa mondo, kie elektroniko tro ofte kaptas kaj distras la atenton de infanoj,
estas esence serĉi alternativojn – eĉ se tio postulas de plenkreskuloj pli da tempo kaj pacienco.
Kometo en Muminvalo kaj
Ĉapelo de sorĉisto, du el la verkoj de Tove Jansson, estas perfektaj por komuna legado kun 6–7-jaruloj. La libroj estas ŝanco por ambaŭ generacioj kunlegi, diskuti kaj vastigi
sian vortotrezoron en Esperanto, lingve vigla kaj stile riĉa.
Se post libroj kiel
La centetaĝa kosmoŝipo oni serĉas novajn aventurojn, tiuj ĉi du libroj estas la sekva paŝo.
Kometo en Muminvalo kaj
Ĉapelo de sorĉisto enhavas pli da teksto, malpli da bildoj, kaj la paĝoj estas nigrablankaj. Sed la
rakonto same kaptas la atenton kaj vekas la imagokapablon – kaj de la infano, kaj de la plenkreskulo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.