La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La Aventuroj de Pinokjo

  • Verkinto: Carlo Collodi
  • Tradukinto: Jozefo Horvath
  • Originala lingvo: Itala
  • Ilustrinto: Enrico Marzanti
  • Speco: por infanoj, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €10.00
  • Eldonjaro: 2007
  • Formo: libro kudre bindita
  • Aliaj formoj/eldonoj: Eldono 2003 ? (1 Brokanta €3.20), Kindle8 €5.26, ePub €5.26, PDF €5.26
  • Priskribo: La konataj aventuroj de Pinokjo, nun en nova ilustrita vesto!
    Resumo: Maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas mise, vi spertos malbonajn sekvojn; se vi malobeas, vi troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Bluhara Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti. Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 158
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Pezo: 100 g
  • ISBN: 90 71205 91 6
  • Notoj: Eldonjaro: 1a eldono 2003, 2a eldono 2007. Gajnis la premion INFANLIBRO DE LA JARO 2003 en la Belartaj Konkursoj de UEA.
  • Recenzo:
    • De Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala
    • De Leif Nordenstorm: Infanlibro en ne tro komplika lingvaĵo
    • De Karla: La aventuroj de Pinokjo
    • De Mariolina: La aventuroj de Pinokjo
    • La Aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi: La legado de la historio de Pinokjo revenigis min al mia junaĝo kaj mi vivis la historion kvazaŭ ĝi estus reala, ĉar la esperanta versio estas riĉa je belaj vortoj kaj mi eĉ relegis multajn frazojn por ĝui la belecon de la amuza kaj malĝoja historio de parolanta peco da ligno, kiu trapasis gajajn kaj terurajn spertoj kaj plorigis min, ĉar de la komenco ĝis la fino, mi vidis la marioneton kiel vera knabo, kiu suferis, ĝuis kaj estis trompita de multaj malbonuloj, sed finfine li iĝis vera knabo kaj vivis feliĉe kun la paĉjo kaj feina panjo. Gratulon kaj al ka aŭtoro kaj tradukisto. (Karpcio (Hispanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2021)
    • Jen eta komento pri la libro: "Mi vere ĝuis la legado de ĉi tiu libro. La rakonto pri la marioneto estas tre konata tra la mondo. La libro estas bone strukturata per mallongaj ĉapitroj. Tiel la leganto povas laŭplaĉe legi aŭ nur kelkajn paĝojn aŭ multajn. La lingvo estas ne tro malfacila kaj flua. Rekomendinda libro por E-Sumoo!" (Grandamuro (Britio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2018)
    • Leginte tiun ĉi libron "la aventuroj de pinokjo", mi komprenis ke per via propra laboro, oni sukcesas en la vivo. Do, neniam sekvu la homojn kiuj ĉiufoje ofte senkuraĝigas nin daurigi en la bona vojo. (Aleksandrino ( Alexandrine Omba Tshamena, Kinŝaso, DRKongo) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2014)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Marioneto ĉiam aktuala


2003/06, p. 20

Mi jam plurajn librojn recenzis por MONATO, ekvilibre, mi opinias. Sed la leganto permesu al mi, ĉi-foje, personan, emocian aliron. Mi ne recenzas porinfanan libron, atingintan la pinton de vendoklasifikoj. Mi ne komentarias novan tradukon de fama itala ĉefverko. Mi ne rilatigas ĝin al lastatempa furora filmo, kiu konigis la aventurojn de ligna marioneto tra la interpretado de Oscar-premiito Roberto Benigni. Mi parolas pri unu el la plej karaj legaĵoj de miaj infanaj jaroj: mia panjo karmemora legis ĝin al mi kaj mia frato, kaj mia denaska esperantisteco sin nutris ankaŭ tra tiuj paĝoj.

Ankaŭ aliaj libretoj de tiu tempo akompanis min en miaj unuaj esperantlingvaj legoj. Esperanto por infanoj de G. Gladstone Solomon, kiun ni en la familio nomis „la libro de la musetoj”, rakontis pri musa familio, kun la ĉiutagaj familiaj okazaĵoj, kaj mi ploris kiam musido Johano malsaniĝas ĉar li manĝis verdan pomon, kaj lia frato Roĝero kuras al la kuracisto, kiu pretigas medikamenton. Alia amuza verketo estis Gaja lernolibro, de C. Walter, sur kies kovrilpaĝo krete skizita infano havas funelon sur la kapo kaj tra ĝi eniras verda stelo. Kiel domaĝe, ke ambaŭ libroj ne plu troviĝas en la katalogo de UEA ...

Sed La aventuroj de Pinokjo estis la ĉefa legaĵo por ni, knabetoj. Nin logis la historio, certe konata tra la mondo: maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas mise, vi spertos malbonajn sekvojn; se vi malobeas, vi troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Bluhara Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti. Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.

Pri tiuj aventuroj multegon la kritiko skribis, kaj pri literaturo kaj pri psikologio. La esenco de la libro estas, ke la infanoj estas kerne bonaj kaj anime noblaj, sed la ĉirkaŭa medio forte igas al devojiĝo: la danĝeroj embuskas ĉiuloke kaj ĉiutempe, do nepre necesas aŭskulti kaj obei la pliaĝulojn.

Ĉu do verko intencita por transdoni al la infanoj la valorojn de aŭtoritateco kaj obeemo? Verŝajne, la aŭtoro, Carlo Collodi (pseŭdonimo de Carlo Lorenzini, vivinta en la toskania vilaĝo Collodi, origina loko de la patrino), tute ne celis tiom profundajn implicojn; li mem infanojn ne havis, eĉ ne edzinon. Li posedis bonan literaturan kulturon, kvankam findiplomojn li ne akiris; li tamen atingis bonan pozicion kiel gazetisto, eldonanto de gazetoj, fine unua sekretario ĉe la prefektejo de Florenco, kunlaboranto ĉe la redaktado de la plej grava akademia vortaro de la itala lingvo. Li eĉ estis nomita „kavaliro de la Itala Krono”, sed li tute neglektis tiun titolon, estante esence respublikano.

Lia vivo estis dum certa tempo senorda, kun drinkado kaj misfortuna vetludado, tiel ke ankaŭ la sano komencis ŝanceliĝi. Sed fiksa posteno kaj pli bona financa situacio solvis tiujn problemojn. Pri la porinfana literaturo li ĉiam estis interesita, kaj tradukis al la itala la Rakontojn de la Feinoj de Perrault. Kuraĝigite al verkado por infanoj kaj knaboj, li aperigis plurajn longajn novelojn aŭ romanetojn kun elementlernejaj knabetoj kiel rolantoj. Liaj verkoj atingis rapide sukceson: la itala regno estis freŝe formita post la sendependiĝaj militoj kontraŭ Aŭstrio, en kiuj ankaŭ Collodi estis partopreninta, kaj la verkado por infanoj helpis al la fortigo de la koncepto pri ŝtata unueco. En 1881 Collodi eklaboras pri Historio de marioneto por laŭparta publikigo en la semajna Gazeto por la infanoj, sed la aperigo estas neregula, kun interaj longaj silentoj; li eĉ tediĝas kaj abrupte finas la rakonton, sed la infana legantaro protestas, kaj Collodi devas daŭrigi dum tridek ses ĉapitroj. En 1883 la pecoj sinsekve aperintaj estas fine kolektitaj en libron sub la titolo La aventuroj de Pinokjo, kun ilustraĵoj de E. Mazzanti, kiujn la nuna Esperanto-traduko transprenis integre.

La famo de la romaneto estis tuja kaj ege longdaŭra. Eĉ la nunaj knabetoj, kiuj spertas tute alian aliron al la principoj de aŭtoritateco kaj alitipan familian edukon ol estis antaŭ jarcento, trovas en Pinokjo spegulon de si mem, de siaj necertoj, de siaj deziroj pri eskapo el la kutimoj konsiderataj senkaŭze truditaj de la pliaĝuloj. Sennombra vico da eldonoj en multaj lingvoj (inkluzive la latinan Pinoculus!) konigis al la tuta mondo la aventurojn de la buba, fripona kaj ribelema, sed simpatia kaj justecaspira, ligna marioneto, kun infana logiko kaj naiveco; Pinokjo estas sendube la itala subjekto de la 19a jarcento plej konata eksterlande. Ankoraŭ nun en Italio la verko apartenas al ĉies kultura subfono, tiel ke uziĝas en la normala itala lingvo esprimoj kiel „havi la nazon de Pinokjo”, kiam ĝi longiĝas pro liaj mesogoj, aŭ „esti kiel la Parolanta Grilo”, kiam iu saĝumas kaj aplombe sentencas.

En 1930 aperas en Esperanto La aventuroj de Pinokjo en traduko de Mirza Marchesi, ĉe The Esperanto Publishing Co. La tradukintino estis elementlerneja instruistino, entuziasme aganta en la instruista medio, eĉ menciita per aparta kapvorto en la Enciklopedio de Esperanto. Ŝi edziniĝos al meksikia esperantisto kaj iros al Meksikio; post vidviniĝo, ŝi revenos al sia origina loko, apud Padova, kie ŝi mortos en 1953. Ŝia traduko estis bona, kaj en la komencaj kvindekaj jaroj ĝi estis disaŭdigata dum la regulaj Esperantaj elsendoj de Radio Roma. Ĉu mi rajtas ankoraŭfoje miksi personajn rememorojn? La rolon de Pinokjo ludis mi, tiam 11-jara, kiel rakontisto rolis mia frato Nicola, 13-jara, la Bluhara Feineto (kaj aliaj inaj voĉoj) estis mia patrino Carolina, la Parolanta Grilo estis mia patro Luigi, kiu alternis ĉe aliaj virvoĉaj dialogoj kun la tiama ĉefredaktoro de la Esperanto-fako de Radio Roma, Ascenzio Blasimme. La dissendo vekis grandan entuziasmon ĉe la aŭskultantaro, eĉ venis leteroj adresitaj simple „Al Pinokjo, ĉe Radio Roma”.

Tiu traduko elĉerpiĝis jam de longe; ĝi estis represita de Itala Esperanto-Instituto, sed destinita preskaŭ nur al interna uzo por kursanoj; por tiuj, kiuj disponas pri sonkapabla komputilo, ĝi estas nun aŭdebla, en la legado de Carla Sfardini, ĉe la retejo mail.cilea.it/~bottoni/eo/pinokjo/index.htm.

Ĉu indis republikigi la verkon? Certe, jes, ĝi estas daŭre aktuala kaj delonge ne estis aĉetebla. Ĉu indis nova traduko? Sendube, jes. La nuna traduko de J. Horvath estas, kompreneble, vortostoke kaj stile pli moderna ol la traduko de M. Marchesi, aperinta, kiam eĉ ne ekzistis la Plena Vortaro; krome, la antaŭa eldono ne havis ilustraĵojn, dum la nuna tre oportune reprenas la originalajn ilustraĵojn de la unua itala eldono, kiuj reportas nin krokize al ĉarma fabela mondo. La lingvo estas flua kaj facila, kaj la libro estas ege rekomendinda por ĉiu aĝo: knaboj, legu ĝin! gepatroj, leĝu ĝin al viaj idoj! Sed speciale mi deziras al ĉiuj knabetoj la saman ĝojon, kiun mi havis je ilia aĝo ĉe la renkontiĝo kun Pinokjo.

Carlo Minnaja

Infanlibro en ne tro komplika lingvaĵo

Malriĉa skulptisto kreas la marioneton Pinokjo. Pro miraklo ĝi komencas vivi, sed kondutas kiel malobeema bubo. Lia konscienco – en formo de grilo – klopodas helpi al li fariĝi bonkonduta marioneto. Kiam li mensogas lia nazo mirakle plilongiĝas. Aperas multaj atestoj pri la patra amo al la ligna filo. La skulptisto Ĝepeto i.a. vendas sian mantelon por aĉeti al Pinokjo alfabetumon, kiun preskaŭ baldaŭ vendas Pinokjo, por viziti pupteatron.
Laŭ onidiro la italo Carlo Collodi (pseŭdonimo por Carlo Lorenzini) verkis La aventurojn de Pinokjo felietone por infangazeto, por perlabori monon, ĉar li perdis 500 lirojn dum hazardludo. Leginte tiun ĉi klasikaĵon mi tamen neniel suspektas ke ĝi estas verkita nur por pano. Kvankam Collodi mem ne havis infanojn, li posedis veran talenton distri, kaj ne nur distri. En la rakontoj li en amuza maniero ne nur admonas, sed kuraĝigas geknabojn fariĝi studemaj kaj bonkondutaj. Kelkaj admonoj taŭgas ankaŭ por plenkreskuloj. Jen ekzemplo: La Vulpo kaj la Kato tentas Pinokjon planti siajn kvar orajn monerojn en la Kampo de Mirakloj, asertante ke tie baldaŭ kreskos moneraj arboj. Kompreneble tio ne okazis; Pinokjo perdis la monon, sed gajnis sperton.
Finfine – post multaj aventuroj kaj devojiĝoj en 36 ĉapitroj – Pinokjo bonordiĝas, kaj fariĝas vera knabo.
En 1930 aperis la unua Esperanta traduko de „Pinokjo“ – mondfama origine itala porinfana klasikaĵo. Tiam ĝin tradukis Mirza Marchesi. Nun venis dua traduko de J. Horváth.
Nemalmultaj t.n. infanlibroj en Esperanto enhavas tro komplikan lingvaĵon por vere esti kompreneblaj por infanoj. Tiu kritiko ne validas por tiu ĉi libro. Ĝi estas nek simpla nek komplika, sed meznivela. La stilo estas klara, sed ne malriĉa. Participoj aperas, sed tre malofte en kompleksaj kunmetaĵoj (estos kaptinta), kiuj tromalfaciligus infanlibron. La tradukinto ofte uzas vere Esperantajn esprimojn (groŝo en poŝo, p. 27; mankas klapo en la kapo, p. 117), kiuj ĝuigas la leganton.
Lingvajn erarojn mi ne trovis. La tiparo tamen estas iom tro malgranda por infanoj.
La klasikaj desegnaĵoj de Enrico Marzanti atestas pri la klasikeco de la libro. La libron mi rekomendas al infanoj kaj plenkreskuloj kun almenaŭ meza lingva nivelo.

Leif Nordenstorm

La aventuroj de Pinokjo


Marto 2017
ĜEPETO estas maljuna lignaĵsto. Iam li kreis marioneton, kaj nomis ĝin "PINOKJO". La aŭtoro de la libro (Carlo Collodi) "ludas" kun la nomoj "GEPETO" kaj "PINOKJO": ambaŭ ili venas de la sama nomo "Giuseppe" (legu: Ĝuzeppe = itala traduko de "Jozefo"). De "Giuseppe" ni havas multajn diminutivojn: Beppe, Peppe, Bepi, Geppino, Pippo, Pino, Geppetto, Beppino, Peppino, Giuseppino, Pinocchio...
Por la virinoj, ni havas: Giuseppa, Giuseppina, Beppa, Peppa, Geppi, Pippa, Geppetta, Beppina, Peppina, Geppina, Pinocchia, Pina, Geppetta....
Sed, itale, "Pino" havas 2 malsamajn signifojn:
1) pinarbo;
2) mallongigo de GIUSEPPINO (= eta Jozefo).
Do: Pinokjo estas jes la diniminutivo de Jozefo, sed ĝi havas ankaŭ alian signifon: la frukto de la pinarbo = pin-semo .
Ni vidas ke Ĝepeto kaj Pinokjo estas kiel patro kaj filo, kun la sama origino, komence de iliaj nomoj.
Ĝepeto, ĉi tie, signifas : "malriĉa, aŭ modesta Jozefo".
Pinokjo estas marioneto kapabla paroli, ridi, danci.... !
Li havas la samajn difektojn de knabojn, ĉar li ne volas studi, sed nur ludi. Tial li havas multajn aventurojn, kun strangaj personojn: la KATO, la VULPO, la parolanta GRILO, la amiko MEĈO, la FAJROMANĜULO, la BLUA FEINO. Finfine, Pinokjo komprenas, ke ni devas ĉiam elekti la bonon kaj li fariĝas vera knabeto. Tiu ĉi libro havas gravajn, moralajn valorojn.
Kelkaj aŭtoroj komparis la personojn, de ĉi tiu rakonto, al la Sankta Familio:
1) Ĝepeto = Sankta Jozefo;
2) la Blua Feino = la Madono;
3) Pinokjo = la juna Jesuo;
4) la malbonaj personoj = la tentoj de la vivo.

Karla

La aventuroj de Pinokjo


Novembro 2015
Pinokjo estas unu el la plej belaj italaj fabeloj. Ĝi temas - kiel evoluada romano - pri la malfacila vojo de infaneco ĝis matureco per la aventuroj de marioneto Pinokjo kiu finfine iĝos vera knabo, kvazaŭ ĝi estus vera procezo de metamorfozo subtenita de la amo.
Ĝepeto, maljuna lignaĵisto, modelas marioneton Pinokjo kiun li traktas kaj amas kiel filon; sed Pinokjo, kvankam bonkora, estas ribela kaj naiva kaj sincere kredas al kamaradoj kaj al homoj, kiuj volas nur profiti de li kaj kaŭzas al li danĝerojn, perdojn kaj suferojn.
Nur la amo de mastro Ĝepeto, la solidareco de kelkaj raraj amikoj kaj, ĉefe, la magia kaj amema protektado de la Bluhara Feino helpas Pinokjon venki ĉiujn obstaklojn kaj finfine iĝi vera knabo, pri kiu la patro estas fiera.
La flua traduko en Esperanton de Giuseppe Croatini (pseŭdonomo de Jozefo Horváth) estas vere mirinda kaj grava estas la kultura elekto konservi la belajn desegnaĵojn kiujn Enrico Marzanti faris por la unua eldono aperinta en 1883.

Mariolina

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.