La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sur Parnaso

  • Verkinto: Timothy Brian Carr
  • Speco: originala verko, poezio, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €12.00
  • Eldonjaro: 1998
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Timothy Brian Carr estas konata i.a. danke al Esperanta Antologio (Rapsodio Kimra) kaj de la Internaciaj Floraj Ludoj, kie li fariĝis Florluda Majstro. Plurfoje li estis premiita en la Belartaj Konkursoj. Ne senbaze do William Auld nomas lin „ĝisosta poeto vere dediĉita al sia arto”. Sur Parnaso fine donacas al poezi-amantoj rikolton de premiitaj kaj nepremiitaj poemoj de tiu ĉi Kimro.
  • Paĝoj: 120
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Stafeto n-ro: 21
  • Pezo: 157 g
  • ISBN: 90-71205-73-8
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Arkitekto de la platona respubliko

Bonege esperantigita fare de la tradukmajstro William Auld, la romano Spartako konservas fidele la etoson kreitan de la skota verkisto J.L. Mitchell [Mitĉel]. Pli bone konata sub la pseŭdonimo Lewis G. Gibbon, li restis en la konscio de nia jarcento kiel la plej talenta skota prozverkisto. Devena el familio de terkulturistoj, li bildigis en siaj popularaj verkoj la medion de la skotaj etbienuloj antaŭ la unua mondmilito. Radiografado de la sociordo tia, kia ĝi estas en ĉiuj mondanguloj. Brutala epopeo pri la konservado de la libereco perforte ektirita de la gladiatoroj el la manoj de iliaj majstroj.

La romano ŝokas la leganton, kiu jam tralegis la verkon de Giovagnoli. Dum la tralegado de ĉiu epizodo pri la bataloj inter la du kontraŭantoj la romano akiras konturojn de la naturalisma kanono. Scenoj de interbuĉado, perforto kaj rapidpasaj gestoj, deziroj, sentoj de humaneco. Kiu mordas la unua tiu supervivas, jen la principo. Sur tiu fundamento la heroo civilizema Spartako revas konstrui la utopian respublikon de la helena filozofo Platono. Konvinkite de sia konsilanto, la atenano Kleono, eŭnuko, kiu kunportas ĉie ajn sur la batalkampo la verkon de Platono. Akompanante ĉiam kaj ĉie la Komandanton, la eŭnuko spertos en la fino la saman sorton: la krucumadon.

Aparta figuro estas la judo Gerŝamo, ido de popolo respektanta unu leĝon kaj unu Dion, li rimarkiĝas kiel la plej batalema kaj elturniĝema. Akompanate de sia edzino Judita, preta akuŝi, li kunportas en si la sopiron al sia lando, kiel la judoj iam malliberigitaj en Egipto kaj Babilonio. Li ne revas pri iu imperio de ĉiuj homoj liberaj, ĉar li malŝatas la nejudojn kaj ties kredojn, mitojn. Spartako, la traco mortigas nur en stato de neceso, protektas la virinojn kaj celas starigi konsekvencon en la socia ordo, en la sentoj, en la moralo, spite al sia barbara origino.

La aŭtoro atribuas al li la ideon, ke Dio enestas en la homo. La romano fermiĝas jene: Estis printempo en Italujo, cent jarojn antaŭ la krucumo de Kristo.

Nicolae Macovei

Donaco de sur Parnaso


1998. №10 (48) 

Delonge mi ne ricevadis tian plezuron pro legado de esperanto-poeziaĵoj... Inter amaso de diletantaĵoj, inter aplombaj asertoj ke moderna poezio jam ne bezonas rimojn, ritmon, sencon, gramatikan korektecon (iu eĉ seriozmiene skribas kaosan amason da vorteroj kaj simple literoj – kaj nomas tion poezio!) subite troviĝis pura, viviga fonto. Poezio senriproĉa forme – plejparte sonetoj, sed ne nur – kaj profunda enhave.

Eble eĉ tro profunda. Tia poezio postulas por plena percepto fortan cerbostreĉon, do ne eblas ĝin legi granddoze. Influas tion ankaŭ abundo de neologismoj (ne ĉio necesa estas glosita) kaj nekutimaj kombinoj de ordinaraj vortelementoj. Pro ĉio ĉi por kompreno bezonatas plurfoja lego – kaj foje eĉ tio ne helpas. Jes, troveblas (feliĉe – malofte) ankaŭ tio, kion oni ruse nomas "zaumj", ĵonglado per bizaraj vortoj, tra kies ĝangalo apenaŭ eblas penetri al la senco – se ĝi entute ekzistas ("Erino"). Eble vere la senco treege profundas kaj atingi ĝin povas nur leganto kun elstaraj menskapabloj – tamen ve, la plejmulto de legantoj ne estas tiaj...

Krom la temoj, komunaj por ĉiuj poetoj de la mondo, gravan lokon ĉe T.Carr okupas futbalo, vojaĝado kaj priskriboj de naturo. Plurajn kore varmajn vortojn li dediĉas al minoritataj naciaj kulturoj en Britio, heroe strebantaj pluvivi sub pezega premo de la usonangla amaskulturo. Por ni esperantistoj tiu temo devas esti aparte komprenebla... Malgraŭ forma kaj stila unueco la ĉapitroj sufiĉe diversas laŭ enhavo kaj tono.

"Ĉe barikadoj" la poeto pasie damnas preskaŭ ĉiujn atingojn de la civilizo (aŭtoj, reklamoj, armiloj ktp.) – iam prave, sed iam tro. Kio do restas bona en nia ĉirkaŭa vivo, kion ni "rajtas riĉe prifieri"? Ĉu vere nur "antologiojn, elojn (=bierojn) kaj vestiĝojn (=restaĵojn) de l' naturo"? Eble, tamen, ne ĉio tiom senespere mavas?.. Elstare spritas la akraj pikoj de Carr kontraŭ la usonaj pretendoj pri mondregado, amasa pseŭdokulturo, kulto de perforto; la poeto trovas brile trafajn vortojn. Jen la "pif-paf-pum-bum"-a superĉampiono ... de l' kapo ĝis piedoj reklambunta, / daŭb-brusta, klavardenta kaj brikfrunta. Jen estonte... ĝemos tutaj galaksioj: / "Al kulturo kaj kvieto nun adiaŭ! Jen jankioj!"

Multaj poetoj diversmaniere vortumis la destinon de poezio kaj ĝenerale arto. T.Carr havas pri tio tre originalan vidpunkton: jes, nia mondo estas plurrilate tre aĉa. Ĉu poeto povas iamaniere plibonigi ĝin? Apenaŭ. Tamen, laŭ Carr, poeto "pafu ripete l' esencan akuzon: / HOMARO, VI ESTAS OBSTINA KANAJLO. / Almenaŭ vi kaŭzos moralan konfuzon". Sincere dirante, mi mem iam-tiam ŝatas fari simile: se ne eblas obstakli agojn de fiulo – indas almenaŭ malbonigi lian humoron...

Tute ŝanĝiĝas la tono, kiam sekvaĉapitre la poeto tenere kaj admire parolas pri sia amata Krys. Li prikantas ŝian belon – sincere kaj malprude. Kronas tiun ĉi libroparton la "Epitalamo", "Sekreta rondelo" kaj "Postparola averto" – kaj lige kun tio certe ne eblas ne rememori la samtemajn kaj samstilajn "Sekretajn sonetojn", aperintajn antaŭ duonjarcento. T.Carr eltenas la komparon. Li iĝis inda posteulo de K.K., restis fidela al ties stilo – kaj sukcesis aldoni la nuntempajn nuancojn. Feliĉas tiu, al kiu bonŝancis sperti tian amon! Kaj probable nur veraj (ge-)poetoj kapablas ami tiel: "Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion."

En la ĉapitro "Esperantujo" ni trovas plurajn porokazajn versaĵojn dediĉe al konkretaj pli-malpli konataj personoj (konkrete – poetoj) kaj eventoj. Feliĉe, forestas la "konstanta verda menuo", do leganto ne enuas – se li estas sufiĉe erudicia pri esperanto-kulturo. Carr denove, ĉi tie jam rektmencie, rememorigas pri "Sekretaj sonetoj", riverencas al la hungara majstro – tamen ne en ĉio kun li konsentas. Denove, samkiel aliloke, sonas mokoj pri la "internacia" angla lingvo – "drednaŭte, dinosaŭre delikata,.. // Donaco al la kimro kaj gaelo".

En "Lastatempe" la poeto traktas la eternajn demandojn, instigas pensi: kio en la ĉirkaŭa mondo kaj en la homo vere valoras, kio vantas, kio abomenindas. Denove sonas akraj kaj amaraj vortoj, ke "realan mondon homoj nun detruas", alvokoj kontraŭ militemo. Ne ĉiuj temoj estas egale gravaj, iam la poeto kanonpafas kontraŭ muŝoj ("Haroj").

La lasta parto, "Debute", enhavas la poeziaĵojn premiitajn en Belartaj Konkursoj kaj Internaciaj Floraj Ludoj. Ĉi tie plej rimarkindas "La vivo de poeto" kaj "Maja idilio" (ŝatantoj de "libera", "avangarda" poezio, surdaj al ritmo kaj rimoj – jen la peco ankaŭ por vi! Sed ne malpli majstra ol ĉio cetera).

Multo da sonetoj ne faras la libron monotona: la aŭtoro konstante variigas la ritmon kaj verslongon, li ĉiupaĝe pruvas, ke eĉ dek kvar verslinioj laŭ striktaj reguloj povas esprimi ĉion en la mondo. Por tio bezonatas nur sole – esti vera Poeto. Tim Carr laŭmerite okupas sian lokon sur Parnaso.

Flandra E-Ligo eldonis la libron zorge, belaspekte, kun antaŭparolo de William Auld, notoj kaj glosaro. Dorse de la titolpaĝo oni indikis: "Kompostita per Ĉapelilo 2.1" – probable fierante pri moderna eldontekniko. Ve, komposteraroj eĉ pli multas ol kutime – kvankam plejparte rimarkeblas nur ĉe atenta legado. Do evidente oni ne povas blinde fidi al komputilo kaj homo devas kontroli pretan rezulton antaŭ multobligo – tiam leganton de talenta libro ne agacos etaj misoj.

Valentin Melnikov

Kontraŭ, sed ne por


novembro 1999

Kvazaŭ prilaborita juvelo ne povas havi nur unu faceton, vere signifa aŭtoro ne povas okupiĝi nur pri unu temo aŭ unu stilo en siaj verkoj.

Sur Parnaso konformas al tiu postulo. Sub unu titolo vi trovos ses kolektojn da nivele kaj humore tre diversaj versoj -- preskaŭ ĉiam pli-malpli klasikformaj sonetoj.

Carr akre reagas je la ofta malĝusteco kaj maljusteco de la nuna -- "burĝa" -- mondo kaj precipe Eŭropo. El tiu sento elkreskas 35 versoj de Ĉe barikadoj -- arda alvoko kontraŭ... Sed ne por. Almenaŭ ne ĉiam klaras la proponataj ideoj -- pri detruo, aliigo, perforta ŝanĝo, rompo, neniigo de l' ekzistanta monda ordo. La proponoj povus eĉ timigi leganton el "eks-ruĝaj" landoj, tro bone memorantan al kio povas gvidi sloganoj similaj al La feroculojn skuu kaj ŝancelu, / renversu, vipu, tretu kaj forpelu! / Rapidu, geherooj elradiaj!

Kiel ŝajne ĉiam en verkoj plenaj de politiko, tie kaj jene troveblas ŝtonpezaj kunmetaĵoj kiel mortigebriaj egomaniuloj. Sed ekvilibrigas la aferon freŝegaj buntaj strofoj montrantaj al ni la plenan verspovon de Carr, "linioj-bildigoj" kreantaj per pokaj vortoj iluzian eĥan imagon: Mi prikantu, Kaliopa, en literoj el neono, / dum li glutas Kokakolon, la titanon de dolaroj. Aparte brilas la parto Krys, se ne oficiale do humure dediĉita al... Jes, al Krys. Mi miras, kara, ke vi brilas mia.

Jen kelkaj koncizaj historioj: pri soldato kiu en paca tempo "atakas" nur fraŭlinojn, pri ĵaluza amanto, donanta al forvojaĝanta amatino miskonsilojn pri ŝia aspekto -- por ke aliaj viroj ne tro atentu pri ŝi -- konsilojn, certe, vanajn: Sed vin, karega, vane mi malarmus / -- vagabondino, vi Venere ĉarmus.

Esperantujo temas plejparte pri okazintaĵoj kaj spertoj de la aŭtoro en Esperanta medio -- do por leganto ne vizitinta ekzemple iun certan aranĝon en iu fora jaro, kelkaj frazoj restos iom misteraj.

Aliaj kolektoj estas multkolora tuko farita el ajnaj impresoj kaj ideoj. Jen dediĉo al deka Muzo: Kun plumo plej solene en la mano / per inko jen! mi baptas vin Kinao. Jen reklamo el venonta jarcento: Provu revon! Ekposedu astron! / 100 asteroidoj serĉas mastron. Jen pri printempo: Subnaze de l' dogano reakcia / Printempo siajn sorĉojn kontrabandas... Kaj ĉio estas trapikita per potenca kudrilo de Amo kaj Amoro: Kaj ni babilis kaj ridetis / okul-en-okule / ĉe sojlo de mirindaj kisoj.

La lingvo de Carr ne estas facila, samkiel lian vortaron oni ne nomus malriĉa, sed por atenta ŝatanto de poezio mi deziras ĝuan legadon.

Ivan' Naumov

Sur Parnaso

Jen la unua poezia kolekto de Tim Carr, kun poemoj ĉu novaj, ĉu jam konataj, ege legindaj kaj relegindaj.

Legontoj kiuj restas iom nespertaj lingve, 'malamas poezion' aŭ preferas romantikismon, komencu eble per la sekcio 'Debute' kiun la evoluinta poeto lokas antaŭlaste. Ili trovos ekzemple la torente elokventajn 'Rapsodio Kimra', 'Kanzono Roĥenrola' aŭ 'Maja Idilio', por persvadi ilin riski sin en la aliaj kvin sekcioj.

Ok rondeloj kaj okdek kvin sonetoj formas tiujn sekciojn. Stile, ili vidigas klaran evoluon post la debutoj. Tim Carr ĉiutage serĉas kaj trovas plian sencriĉan koncizon, pliajn signifoplenajn nommenciojn kaj vortfigurojn, pliajn surprizajn kunmetaĵojn. (Neologismoj tamen malmultas, kaj klariĝas per taŭgaj glosetoj; nur mi dubas pri englsaksa, p.82, malfacile prononcebla eĉ kiam ne misortografita enlgsaksa, p.109.) Laŭ li mem, la intenco de Tim Carr estas 'malanastezo de l' spirito'; jen bone trovita kaj ege ĝusta taksado, kiel de lia celo, tiel de lia sukceso.

Metrike, li esploras interesege la eblajn variaĵojn de la soneto, kiun li preferas nomi la 'dekkvaro' (p.69). Troviĝas sonetoj jambaj, trokeaj, anapestaj, amfibrakaj; sonetoj en dekkvar-, dekkvin-, dekses-silabaj versoj; sonetoj kun ekstra dekkvina verso; inversa soneto kie la trioj antaŭiras al la kvaroj. Preskaŭ-ŝekspiraj sonetoj havas tamen ringe-rimitajn kvarojn; preskaŭ-italaj havas krucrimojn, aŭ sep rimojn, aŭ nur rimoidojn. Troviĝas eĉ sonetoido kun sep duopaj rimoj, aa bb ktp. Kial ne?

Enhave, li studas la problemojn, devojn, rajtojn, povojn de poeto; plie, la roĥenrolon, futbalon, kinon, amikecon, flirtadon, amoron, multajn pitoreskajn, amuzajn, ĝuindajn aspektojn de la nuna vivo; ankaŭ, ofte, la malĝuindajn. 'Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro', li asertas; sed oni povas dubi, ĉu soneto estas sufiĉe grandskala vehiklo por liaj satiraj atakoj; foje nur titolo, foje eĉ ne tio, indikas kontraŭ kio li indignas, kaj kial. Sen estigo de normoj pri kiuj li kaj la leganto povas interkonsenti, tro ofte lia tondro bruas senfulme.

Tamen, ĉi tiu kolekto certe ne estos lia lasta. Jam admirante lian evolupovon, ni fidu ĝin.

Katelina Halo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.