La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Al la tero returne

  • Verkinto: Gilbert R. Ledon
  • Speco: scienco
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €5.00
  • Eldonjaro: 1992
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: La homo forgesis, ke la naturo ne apartenas al ĝi, sed ke ĝi apartenas al la naturo... Sekvas praktikaj ekzemploj de ĉi tiu nepra kaj urĝa savo, kie la homo memvole povos starigi sistemon de libera kaj individua kooperado... al la tero returne.”
  • Paĝoj: 160
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • De Claude Rouget: Returne, sed ne al la tero ...
    • Al la tero returne de Gilbert Ledon: En ĉi tiu libro, la verkisto forte mallaŭdas la homon kiel "la plej malsuperan malvistan de la ekzistaĵo".
      Li parolas, ke ne deziras esti konsilanto de la homaro, sed li montras multe kiel nia planedo tero suferegas por la homagadoj.
      La homagadoj influas nur en ekologia dramo, sed respektive en la atmosfero, medio, sociaj kaj politikaj konsekvencoj.
      Li ankaŭ parolas pri la absurda migrado, ekonomio, laborkapitalismo, la fenomeno inflacio kaj la marksisma ekonomio.
      Finfine, la verkisto konkludas ke la homon devas returne al la tero! (Thuler (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Returne, sed ne al la tero ...

Gilbert Ledon estas konata de la legantoj de MONATO. Liajn verkaĵojn oni facile rekonas: ili plejofte estas polemikaj, tre kritikaj kontraŭ ŝtataj institucioj kaj brile subjektivaj. Kiel kutimaj Ledon-aj verkajoj, Al la tero returne sukcesis inciti min, ĉefe pro siaj ekstremaj asertoj. La libro dividiĝas pli-malpli en tri partoj malsame longaj kaj interesaj. La unua parto pritraktas la teoriajn bazojn de ideologio de Ledon: la ŝtato estas la plej absurda institucio kiun la homo kreis; en la „lasi-fari” (ekonomio sen ŝtata interveno) venkas tiu, kiu plej bone, bele, malmultekoste produktas, kiu venkas; en la tria mondo la homoj preferas malsati ol ion produkti (p.52); ni lasu la rubhomojn uzi la drogon laŭplaĉe, ili rapide ekstermos sin mem (p.76). Mi povus elekti multajn pliajn citaĵojn, same malrespektemaj rilate al samseksemuloj, abortigkontraŭuloj, ekologiistoj, handikapuloj, krimuloj, kaj aliaj ... nepensantaj popolamasoj”! Tamen la ..falsa ekologiisto” kiu mi estas (laŭ difino de Ledon) honeste agnosku esti trovinta almenaŭ du paĝojn interesajn (pri detruo de amazona arbaro) en tiu unua centpaĝa parto ... La duan parton konsistigas teoria modelo pri agrara senŝtata socio. Pri la socia flanko kaj pro la geometriaj priskriboj de strikta kooperado, mi ofte pensis pri la romano 1984 («Granda frato rigardas vin”). La ekologi- kaj biologi-temaj asertoj, pruvas gravajn scimankojn ĉe la aŭtoro. Ene de du paĝoj oni povas legi pri la kokcineloj kiuj manĝas foliojn (ili fakte nutras sin per insektetoj), pri la nedanĝero de kemiaj sterkoj (kiuj fakte rapidege fluas en kaj polucias la subterajn trinkakvujojn) kaj pri la eta risko kiun reprezentas atomenergio (sen komento!).
Restas la tria parto, ĉirkaŭ 25 paĝoj pli-malpli legindaj kaj interesaj. Tie Ledon konkrete pruvas ke, eĉ kun limigitaj konoj pri ekologio kaj agrokulturo, eblas sukcesi „en eksperimento kiu certigis [lin] pri la ebleco de returno al la tero, al la vivofonto, cele al la solvo de la individuaj kaj sociaj problemoj en homkonforma agado sen detruo de la vivmedio”. La lasta ĉapitro fakte pritraktas la mikrobienon de Ledon (11 280 m2) kaj liaj tieaj eksperimentoj por produkti agrovarojn, sen kemiaĵoj kaj en sufiĉa kvanto por nutri familion. Tio estas la kerno - kaj la plej interesa parto - de la libro kaj la origino de ties titolo.
Fininte la legadon de Al la tero retume, mi konfesu ke mi ne emas konatiĝi kun la ceteraj verkoj de Gilbert Ledon. Mi eĉ demandas min kial li tutsimple ne aperigis sian mikrobienan sperton kiel 20-paĝan broŝuron. Tiam lia verko meritus sian nunan titolon. Nun ĝi grandparte meritas jenan takson: Al la paperfabriko returne!

Claude Rouget

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.