FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉi en la retejo de FEL
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Flandra Esperanto-Ligo

Eldona agado de FEL laŭdata
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:
García, Higinio: Kapturnoj. 1999
Karpunina, Lena: La bato. 2000
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
 
Tri-lingva, medicina interpretisto / tradukhelpilo
Ĝoje ni informas Vin, ke pretiĝis la nederlanda-esperanta-ukraina versio de la tri-lingva, medicina interpretisto / tradukhelpilo. Dankegon al S-ino Ineke Emmelkamp, kiu zorgeme adaptis la flandran tekston al la nederlanda. Jam aperis la aldonita PDF-versio sur la retejo de UMEA. Ekde nun ĉiu nederlanda medicinisto, kiu elŝutas la ĝis nun pretiĝintajn 6 tri-lingvajn versiojn, kaj posedas la eminentan libron Ärztlicher Dolmetscher de D-ro Gert Hoyer kaj D-rino Uta Hoyer povas pridemandi la anamnezon / malsanhistorion de siaj eksterlandaj pacientoj, kaj informi ilin pri la diagnostikaj kaj terapiaj rimedoj en 23 lingvoj. Ĉio ĉi povas savi vivon.
La menciita libro estas aĉetebla, elŝutebla helpe de tiu ĉi ligilo: https://link.springer.com/book/10.1007/978-3-662-48739-6 Ĉiuj tri-lingvaj versioj montras la praktikan, neŭtralan, pontolingvan rolon de Esperanto.

Monato

La internacia magazino sendependa pri politiko, moderna vivo, scienco, ekonomio, arto, turismo, medio, komputado kaj multe pli! Legu pli!

Eldonoj

Informoj pri la propraj eldonoj de FEL, pri la eldonejo de FEL, pri la listo „nova”, pri brokantaj libroj, ktp. Legu pli!

Aktivuloj

Informoj por la aktivuloj de Flandra Esperanto-Ligo. Legu pli!

Revuoj

Abonilo de kaj informoj pri la revuoj, kiujn FEL peras. Legu pli!

Retbutiko

La Retbutiko ebligas al vi foliumi tra miloj da librotitoloj, diskoj kaj esperantaĵoj, legi recenzojn pri ili, akiri pliajn informojn, kaj, se vi tion deziras, mendi ilin por tuja livero al vi. Legu pli!

Membroj

Aliĝilo por (re)iĝi membro de FEL kaj loka klubo. Legu pli!

Oficejo

Informoj pri la oficejo de FEL kaj ĝia historio. Adresŝanĝoj. Legu pli!

Kunvenoj

FEL kaj ties lokaj grupoj regule organizas por vi plej variajn programojn. Legu pli!

Financo

Kiel pagi al FEL? Via FEL-konto. Legu pli!

MONATO